Grek-ortodoksa patriarko de Jerusalemo
La grek-ortodoksa patriarko de Jerusalemo, oficiale la patriarko de Jerusalemo (greke Πατριάρχης Ιεροσολύμων; arabe بطريرك القدس, hebree פטריארך ירושלים), estas la kapo de la Ortodoksa Eklezio de Jerusalemo, vicigante kvara el naŭ en la Orientaj ortodoksaj eklezioj. Ekde 2005, la postenon okupas la patriarko Teofilos la 3-a de Jerusalemo (greke Πατριάρχης Ιεροσολύμων Θεόφιλος Γ', proksimuma prononco Patriárĥis Ierosolímon Theófilos G' (en tio la litero Θ, teto, korespondas al la prononco de la angla senvoĉa sono "th"), arabe غبطة بطريرك المدينة المقدسة اورشليم وسائر أعمال فلسطين كيريوس كيريوس ثيوفيلوس الثالث, proksimuma prononco Ghabṭat baṭriark almādinat almukadasat aŭriŝālim ŭasājir 'aemal filasṭin kirjus kirjus thiufilus althālith; hebree הפטריארך תיאופילוס השלישי של עיר הקודש ירושלים וכל ישראל, proksimuma prononco hapatriárĥ teófil haŝliŝí ŝel ir hakódeŝ jeruŝalájm vekol jisraél). La patriarko estas nomita "patriarko de la sankta urbo Jerusalemo kaj la tuta Sankta Lando, Sirio, preter la rivero Jordano, Kana de Galileo, kaj Sankta Ciono. La patriarko estas la kapo de la frateco de la Sankta Tombo, monaĥa unuiĝo respondeca pri gardado de la baziliko de la Sankta Tombo en la kristana kvartalo de Jerusalemo, kaj la religia gvidanto de proksimume 130 000 orientaj ortodoksaj kristanoj en la Sankta Lando, la plimulto el ili palestinaj kristanoj.
La patriarkeco spuras sian sinsekvon al la unuaj kristanaj episkopoj de Jerusalemo, la unua estante Jakobo la Justulo en la 1-a jarcento de nia erao. Al Jerusalemo estis koncedita aŭtokefalio en 451 fare de la koncilio de Kalcedonio kaj en 531 ĝi iĝis unu el la komencaj kvin patriarkejoj.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- latina patriarko de Jerusalemo, simbola titolo de ne plu ekzista patriarka lando