Granda Maroko
La koncepto iredentista de Granda Maroko ekuziĝis komence de la 1940-aj jaroj fare de la Naciista Maroka Partio Istiqlal, kiel armilo de propagando por allogi la apogon de la maroka popolo kontraŭ la kolonia reĝimo franca. Post la sendependo maroka en 1956, kaj post la morto de la sultano Mohamedo la 5-a (1961), lia filo Hasano la 2-a revivigis la koncepton de "Granda Maroko" kiel plilongigo de la proceso sendependisma. Tiu proceso ekis per la finigo de la protektorato franca, la rekupero de Tanĝero kaj la fino de la hispana protektorato de la nordo de Maroko. Tuj poste Maroko akiris la teritoriojn de Ifni post milito kontraŭ Hispanio, (1957-1958), kaj aliajn sudajn teritoriojn (Tarfajo).
La justigo de tiu koncepto de la "Granda Maroko" estus je memproklamita sinsekvo inter la diversaj dinastioj kiuj estis regintaj en la nuna maroka teritorio (nome almohadoj aŭ benimerinoj) kaj la aktuala Maroko. Tiele oni inkludus la teritoriojn de la Okcidenta Saharo, de la tuta Maŭritanio, de la okcidentaj areoj de Alĝerio (provincoj de Beĉaro kaj Tindufo, kaj de la areoj loĝataj de la tuatoj, Ceŭto, Melilo, kaj de la aliaj hispanaj nordafrikaj teritorioj.
Post malsukceso ĉe Alĝerio, Maroko sukcesis per kontraŭleĝa okupo de la Okcidenta Saharo en 1975. La krizo en la Petrosela insulo de 2002 estis nova epizodo de klopodo konstrui tiun grandan Marokon.
La termino "Granda Maroko" aŭ "Granda Magrebo" uziĝas ofte ĉe la maroka gazetaro kaj en la reĝaj diskursoj kiel signo de politika unueco inter la Rego de Maroko kaj la resto de ŝtatoj de Magrebo: Maŭritanio, Alĝerio kaj Tunizio. La termino estas konfuziga ĉar en araba, "Magrebo" signifas ne nur la nordafrikan regionon ("okcidento") sed ankaŭ la propran Marokon.