Saltu al enhavo

Gordon Ramsay

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gordon Ramsay
Persona informo
Naskonomo Gordon Ramsay
Naskiĝo 8-an de novembro 1966 (1966-11-08) (57-jaraĝa)
en Johnstone
Lingvoj francaanglabrita angla
Loĝloko Wandsworth Common • Los-Anĝeleso
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Stratford-upon-Avon High School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)o Tana Ramsay (en) Traduki (1996–) Redakti la valoron en Wikidata
Infano Matilda Ramsay Redakti la valoron en Wikidata
Parencoj Adam Peaty (bofilo) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo ĉefkuiristo
jutubisto
televida produktoro
restoraciestro
entreprenisto
televida prezentisto
verkisto
televida kuiristo Redakti la valoron en Wikidata
TTT
Retejo http://www.gordonramsay.com
vdr

Gordon James RAMSAY, OBI (Johnstone, 8-an de novembro 1966) estas ĉefkuiristo, restoraciisto kaj prezentisto de la brita televido. En lia tuta kuirarta kariero lia kuirado estis premiita per 16 Michelin-steloj.

Krom la kuirarta flanko, Ramsay estas fame konata pro la prezentado de televidprogramoj kaj telerealecaĵoj pri kuirarto, kaj en Britio kaj en Usono. Inter la plej konataj troviĝas Hell's Kitchen, The F Word, Kitchen Nightmares kaj la usona versio de MasterChef.

Ramsay naskiĝis en Johnstone, urbeto de Renfrewshire en Skotlando. Je la kvin-jariĝo la familio transloĝiĝis al Stratford-upon-Avon (Anglio), kie li pasigis sian infanecon. Lia patro, Gordon, havis plurajn laborojn laŭlonge de sia vivo, dum la patrino Helen Cosgrove estis flegistino. La infaneco ne estis facila pro familiaj problemoj kaj havinte 16 jarojn li sendependiĝis. Ramsay estis futbalŝatanto kaj praktikis la sporton, tamen ĝin forlasis kaj interesiĝis pri kuirado en Londono, kie li studis en lernejo je la 19-jariĝo.

La restoriacioj de Gordon Ramsay iam posedis 16 Michelin-stelojn. Li estas la tria kuiristo kun tiom da steloj, superita nur de Joël Robuchon, kun 25, kaj Alain Ducasse, kun 19. En la jaro 2006 Ramsay ricevis la Ordenon de la Brita Imperio.

La unua restoracio de Gordon, Restaurant Gordon Ramsay, daŭre konservas siajn tri stelojn Michelin kaj estis dum ok jaroj la plej bona el Londono laŭ la publikaĵo Harden's. En 2008 ĝi perdis la titolon favore al Petrus, restoracio gvidata de unu el liaj formintoj, Marcus Wareing.

Ekde la jaro 2010 Gordon estas la direktoro kaj juĝisto en la televidprogramo MasterChef kaj en 2012 prezentis serion nomatan Hotel Hell, kie li donas konsilojn en hoteloj, kiuj havas problemojn, en Usono.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]