Saltu al enhavo

Gonzalo de Mendoza

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gonzalo de Mendoza
Persona informo
Naskiĝo
en Baeza
Morto 1-an de januaro 1558 (1558-01-01)
en Asunciono, Vicreĝlando de Peruo,  Hispana Imperio
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esploristo Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Gonzalo de Mendoza (n. ĉirkaŭ 1510 en Baeza, Hispanio – m. en 1558 en Asunciono, Paragvajo) estis hispana konkistadoro kaj koloniigisto.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Naskita en Andaluzio, li reiris kun sia frato Pedro de Mendoza en la nova kolonio de Nova Andaluzio en 1536. Kune kun Juan de Salazar de Espinosa, li fondis Nuestra Señora Santa María de la Asunción (nuntempa Asunciono, ĉefurbo de Paragvajo) la 15-an de aŭgusto 1537, kiu baldaŭ fariĝis la sidejo de la kolonio. Sub postaj guberniestroj, li agis kiel kapitano kaj leŭtenanto, dum li pluesploris Paragvajon kaj Brazilon.

Li sukcedis Domingo Martínez de Irala kiel provizora guberniestro de la renomita gubernio Rio de la Plata en 1556. Dum lia regado, la urbo Ciudad Real del Guayrá estis fondita de Ruy Díaz de Malgarejo ĉe la kunfluo de la riveroj Pepirio Guazuo kaj Parano. Tiu ĉi urbo ricevis la setlantojn de Villa de Ontiveros kiam ĝi estis forlasita kaj poste kreskis sufiĉe por mallonge iĝi la centro de la gubernio.

Mendoza estis sukcedita de kapitano Francisco Ortiz de Vergara en 1558.