La Glosas Emilianenses aŭ en Esperanto Emilianaj Glosoj aŭ komentoj estis la unua teksto skribita per latinidaj hispanaj vortoj. Fakte ne temas pri literatura teksto. Aperis en manuskripto de la Monaĥejo de Sankta Emiliano de la Cogolla.
Temas pri malgrandaj manuskriptaj notoj, skribitaj en variaj lingvoj: nome latina, iber-latinida lingvo (ĉu navararagona en ties varianto rioĥa, aŭ mezepoka kastilia lingvo kun rioĥaj elementoj) kaj eĉ mezepoka eŭska, inter linioj aŭ ĉe la marĝenoj de kelkaj fragmentoj de la latina kodekso Aemilianensis 60 de fino de la 10-a jarcento aŭ plej probable de komenco de la 11-a jarcento. La intenco de la monaĥo kiu laboris en la kopiejo estis probable klarigi la signifon de kelkaj fragmentoj de la teksto latina, eble jam ne tiom certe komprenita de nelatinlingvaj monaĥoj. La filologia gravo de tiuj glosoj, kiu ne estis rimarkita ĝis la 20-a jarcento, estas ke ili enhavas tion kion oni dumlonge konsideris la unua skriba konata dokumento de ĉu dialekto ĉu lingvo latinida en Hispanio, tio estas, la propra lingvo tiam parolata de la popolo. La Glosas Emilianenses, totale pli ol milo, el kiuj ĉirkaŭ cento estas en latinida prakastilia rioĥa, enhavas krome du el ili skribitaj en eŭska kio konstituas ankaŭ unu el la unuaj skribaj konataj dokumentoj, ne epigrafiaj, en tiu lingvo.
„navararagona Con o aiutorio de nuestro dueno Christo, dueno salbatore, qual dueno get ena honore et qual duenno tienet ela mandatione con o patre con o spiritu sancto en os sieculos de lo siecu los. Facanos Deus Omnipotes tal serbitio fere ke denante ela sua face gaudioso segamus. Amen.”
„kastilia Con la ayuda de nuestro Señor Don Cristo Don Salvador, Señor que está en el honor y Señor que tiene el mandato con el Padre con el Espíritu Santo en los siglos de los siglos. Háganos Dios omnipotente hacer tal servicio que delante de su faz gozosos seamos. Amén.”
„esperante Per la helpo de nia Senjoro Don Kristo, Don Savinto, sinjoro kiu estas en honoro kaj sinjoro kiu havas estrecon kun la Patro, kun la Sankta Spirito, por la jarcentoj de la jarcentoj. Dio ĉiopova farigu onin tian servon ke antaŭ ties vizaĝo ni ĝuu. Amen.”
Dámaso Alonso nomis tiun preĝon «el primer vagido de la lengua española» (la unua ĝemeto de la hispana lingvo). Postaj studoj de filologoj fakuloj pri latinidaj lingvoj pruvis ke temas pri latinida lingvo navararagona en ties varianto rioĥa.