Opfikon-Glattbrugg
Opfikon-Glattbrugg | |||||
---|---|---|---|---|---|
komunumo en Svislando • urbo en Svislando | |||||
| |||||
Kantono | Zuriko | ||||
Distrikto | Bülach | ||||
Koordinatoj | 47° 26′ N 8° 34′ O / 47.433 °N, 8.567 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 26′ N 8° 34′ O / 47.433 °N, 8.567 °O (mapo) | ||||
Nombro de loĝantoj | 13'378 | ||||
Areo | 5,61 km² | ||||
Alteco | 459 m super marnivelo | ||||
Poŝtkodo | 8152 | ||||
Komunumkodo | 0066 | ||||
Opfikon-Glattbrugg estas urbo en la distrikto Bülach, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 13'378 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007. Oficiale la urbo fakte nomiĝas sole Opfikon, sed ĉar ĝi konsistas el la du preskaŭ samgrandaj municipoj Opfikon kaj Glattbrugg kutime oni parolas pri Opfikon-Glattbrugg.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Opfikon-Glattbrugg situas en la Glattvalo inter Zuriko kaj la Flughaveno Zuriko ĉe la bordo de la rivero Glatt. Ĝi limas norde al Kloten, okcidente al Wallisellen, norde al Zuriko kaj oriente al Rümlang. Kvankam la urbo estas tre industria je ĝia nordokcidento troviĝas vasta arbaro, la tiel nomita arbaro de Opfikon, kiu estas bela naturrezervejo.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Opfikon-Glattprugg havas du stacidomojn de la Svisaj Federaciaj Fervojoj, nome Opfikon ĉe la trajnlinio de Zuriko al Kloten kaj Glattbrugg sur la trajnlinio de Zuriko al Bülach kaj Ŝafhaŭzo. Per ili kaj per pluraj buslinioj la urbo estas perfekte integrita al la Zurika Trafik-Unio. En decembro 2010 estis inaŭguritaj tri novaj tramlinioj, kiuj konektas la urbon rekte kun la tramreto de la urbo Zuriko, la tiel nomita Glatt-Valo-Fervojo. Sur la teritorio de la komunumo situas la aŭtovojkruco de svisa aŭtovojo A1, svisa aŭtovojo A4 kaj svisa aŭtovojo A52. Al ĉiuj 3 aŭtovojoj la urbo havas alvetureblon.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua dokumenta mencio de la ponto apud Glattbrugg datiĝas el la jaro 1034 per jenaj vortoj pontem fluvii, qui dicitur glat.[1] Opfikon menciiĝis la unuan fojon en la jaro 1153 kiel Obfinchoven.[2]
La hodiaŭa urbo havas sian originon en du setlejoj, unu okcidente de la rivero Glatt kun la nomo Opfikon, kaj la alia aliflanke kun la nomo Oberhausen. Glattbrugg fakte ne estis nomo de setlejo sed de la ponto, kiu ligis la du setlejojn. Poste setleje rekte apud la ponto alprenis la nomon Glattbrugg kaj iom post iom tiom gajnis signifon, ke la nomo Oberhausen iom post iom komplete malaperis. La 31-an de decembro la du iamaj komunumoj Opfikon kaj Oberhausen respektive Glattbrugg estis kunigitaj al unu sola komunumo, tiel, ke ekde la 1-a de januaro 1918 ekzistis oficiale nur ankoraŭ la politika komunumo Opfikon.
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo de la urbo Opfikon
- Opfikon en la Historia Leksikono de Svislando (germane, france, itale)
Bildoj
[redakti | redakti fonton]-
Arbaro de Opfikon (Akvarelo de Jakob Weidmann)
|