Giovanni Giocondo
Giovanni Giocondo | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 30-an de novembro 1432 en Verono | |
Morto | 1-an de julio 1515 (82-jaraĝa) en Romo | |
Religio | katolika eklezio vd | |
Lingvoj | itala vd | |
Ŝtataneco | Venecia respubliko vd | |
Profesio | ||
Okupo | arkitekto classical archaeologist (en) filozofo inĝeniero restorer (en) klasikisto verkisto vd | |
Verkado | ||
Verkoj | Ponto de Nia-Damo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Giovanni GIOCONDO, Franciskano, (ĉ. 1433 – 1515) estis itala monaĥo, arkitekto, antikvaĵisto, arkeologo, kaj fakulo pri klasikaj studoj.
Li estis unue el la ordo de Dominikanoj, kaj poste iĝis Franciskana instruisto de Latina kaj Greka en Verono, kie Julius Caesar Scaliger estis unu el liaj lernantoj. Li vizitis Romon, kie desegnis multajn konstruaĵojn kaj monumentojn. Poste revenis en Veronon, konstruis pontojn kaj planis fortikaĵojn por Trevizo, kie agis kiel arkitektura inĝeniero, kaj ĉefa konstruisto dum la konstruado.
En Venecio, kun nombraj aliaj bone konataj arkitektoj, studis la protektadon de la lagunoj kontraŭ la riveroj. La plano de Giocondo por ŝanĝi la fluejon de la rivero Brenta kaj konduki ĝin al la maro estis akceptita de Venecianoj, kaj tiu realigo estis kompleta sukceso.
Inter 1496 kaj 1499 Giocondo estis invitita al Francio fare de Ludoviko la 12-a, kaj tie iĝis reĝa konsilisto. Tie li konstruis ponton de rimarkinda belo, nome la Ponto Notre-Dame (1500-1512) en Parizo, kaj dezajnis la Palacon de Chambre des Comptes, la Oran Ĉambron de la Parlamentejo, kaj la kastelon de Gaillon (Normandio), kies portalo estis translokigita al Parizo, kie staris dum jaroj en la korto de École des Beaux-Arts kiel modelo por studentoj de arkitekturo, kaj estis revenigita en 1977.
Inter 1506 kaj 1508 Giocondo revenis en Italion kaj konstruis la Fondaco dei Tedeschi (1508), kiu estis dekoraciita de Ticiano kaj Giorgione. Giocondo lasis Venecion por Romo kie li estis dungita de Vatikano el 1514.