Giannutri
Aspekto
Giannutri | ||
---|---|---|
insulo [ ] | ||
Akvejo | Tirena maro | |
Supermara alteco | 88 m s.l.m. [ ] | |
Koordinatoj | 42° 15′ N, 11° 6′ O (mapo)42.2511.1Koordinatoj: 42° 15′ N, 11° 6′ O (mapo) | |
Ĉefa loko | Spalmatoio-Ischiaiola | |
Plej alta punkto | Poggio Capel Rosso | |
- alteco | 88 m s.l.m. | |
Longo | 3 km (2 mi) | |
Larĝo | 500 m | |
Akvokolektejo | 2,6 km² (260 ha) [ ] | |
Areo | 2,6 km² (260 ha) [ ] | |
Loĝantaro | 13 [ ] | |
Giannutri | ||
Vikimedia Komunejo: Giannutri island [ ] | ||
Giannutri [ĝan-nutri] estas unu el la Toskanaj insuloj en la Tirena maro. Ĝi apartenas al la komunumo Isola del Giglio en provinco Grosseto.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La insulo havas la formon de krescento aŭ litero "C", aŭ eble de eŭro-signo (€); ĝi longas 3 km, larĝas ĉirkaŭ 500 metrojn kaj havas surfacon de ĉirkaŭ 2,6 km². Ĝi situas 15 km sud-oriente de Isola del Giglio kaj 10 km sude de Monte Argentario. Ĝia rokaro konsistas el kalkoŝtono kaj dolomito; la plej alta pinto altas 88 m.
Naturo
[redakti | redakti fonton]La insulo estas naturprotektejo (itale sito di interesse regionale = loko de regiona intereso) kaj apartenas al la Nacia Parko de la Toskana Insularo. Somere ĝi estas turisme vizitebla per pramo trafikanta de Porto Santo Stefano. Da konstantaj loĝantoj estas nur ĉirkaŭ 10.