Gerlachovský štít
Gerlachovský štít | |
esperante: Gerlaĥova ŝildo | |
monto | |
Gerlachovský štít vintre
| |
Oficiala nomo: Gerlachovský štít | |
Deveno de nomo: Nomita laŭ municipo Gerlachov | |
Kromnomo: slovake: Gerlach | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Prešov |
Distrikto | Distrikto Poprad |
Municipo | Gerlachov |
Parto de | Altaj Tatroj |
Situo | Gerlachovský štít |
- alteco | 2 654,4 m s. m. |
- koordinatoj | 49° 09′ 49″ N 20° 08′ 03″ O / 49.16361 °N, 20.13417 °O (mapo) |
Geologia konsisto | Granito |
Orogenenezo montariĝo |
Alpa orogenezo |
Plej facila aliro | De Silezia domo tra Velická valo al montopinto |
Unua grimpo | Ján Still |
- dato | 1834 |
| |
Situo enkadre de Tatroj
| |
3D vido de Gerlachovský štít
| |
Vikimedia Komunejo: Gerlachovský štít | |
Portalo pri Slovakio | |
Plej alta punkto de Slovakio |
Gerlachovský štít (Montpinto de Gerlachov) mallonge Gerlach (slovake) estas la plej alta montpinto de Altaj Tatroj, de Slovakio kaj entute de Karpatoj. Nomo de montpinto estas derivata de nomo de vilaĝo Gerlachov, sur kies teritorio ĝi troviĝas. Longe ĝi ne estis konsiderita, kiel la plej alta montopinto de Tatroj. Oni konsideris Kriváň aŭ Lomnický štít.
Historio de nomo
[redakti | redakti fonton]La monto havas ofte ŝanĝitan nomon, entute okfoje. La plej malnova nomo estis Kotol (Kaldrono) - pro ĝia kaldrono sur suda flanko. Ĉi nomo estis uzita ĝis 1889 poste ĝi estis nomita je la honoro de imperiestro Francisko Jozefo la 1-a kiel Montpinto de Francisko Jozefo kaj hungaraj patriotoj elportis memortabulon, kiu rememoras 1.000 jarojn de veno de hungaroj en karpata valkaldrono.
Post la falo de monarĥio iuj politikistoj de Pollando volas kunigi Tatrojn al Pollando kaj la montpinto ricevis la nomon Monto de Pollando (PL: Sczyt Polski).
Post la solvo de limoj ili nomis ĝin Gerlachovský štít. Sed en 1925 ĝi ricevis nomon Monto de legianoj kaj tiam estis suprenstreĉita metala masto kun leda ĉeĥoslovaka flago.
Novan nomon ĝi ricevis de Jozef Tiso kiu „trabaptis“ ĝin je Slovaka montopinto. Post dua mondmilito por momento ĝi esti denove Gerlachovský štít sed ne por longa tempo. En komenco de kvindekaj jaroj ĝi ricevis novan nomon - Montopinto de Stalin. Kaj post la fino de personkulto, oni redonis al ĝi, ĝian hodiaŭan nomon - Gerlachovský štít.