Saltu al enhavo

George Segal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
George Segal
Verko Homo sur biciklo de 1964, tipa por la segal-a verkaro
Verko Homo sur biciklo de 1964, tipa por la segal-a verkaro
Persona informo
George Segal
Naskiĝo 26-an de novembro 1924 (1924-11-26)
en Nov-Jorko, Nov-Jorkio
Morto 9-an de junio 2000 (2000-06-09) (75-jaraĝa)
en New Brunswick
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato Rutgers
Universitato de Novjorko
Pratt Institute (en) Traduki
Stuyvesant High School (en) Traduki
Cooper Union Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo skulptisto
grafikartisto
pentristo
fotisto
terkultivisto
ilustristo
vidartisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Pentrado kaj skulptarto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Nov-Jorko vd
Aktiva dum 1953–2000 vd
Verkado
Verkoj Gay Liberation Monument vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

George SEGAL (naskiĝinta en la 26-a de novembro 1924 en Novjorko, mortinta en la 12-a de junio 2000 en New Brunswick, Nov-Ĵerzejo) estis usona skulptisto kaj grafikisto. Li famiĝis pro skulptaĵoj el gipso de natura grando, kiuj montras homojn dum ĉiutagaj situacioj.

Finstudinte en 1944 ĉe la Cooper Union of Art & Architecture en Manhattan li pluse studis artan edukadon, filozofion kaj literaturon ĉe la Rutgers University en New Brunswick kiel ankaŭ ĉe la Universitato de Novjorko.

Poste li pentris laŭ la stilo de abstrakta ekspresionismo. En 1953 li renkontis Allan Kaprow, kiu docentis ĉe la Rutgers-altlernejo. Kune ili aranĝis plurajn agadajn spektaklojn, i.a. sur fare de Segal alikonstruita kokina korto. Kaprow ege influis lin kaj ludas grandan rolon ĉe la unuaj segal-aj skizoj por plastikoj.

En 1958 Segal faras la unuan skulptaĵon el dratreto, saktolo kaj gipso. En 1960 faritis la unua muldaĵo kun la titolo Viro ĉetable. Ekde 1961 li lasis al la figuroj - por eviti naturalismajn aludojn - la krudajn, blankajn supraĵojn. Ili ofte montris ankoraŭ spurojn de la prilaborado. Tiuj figuroj de natura grando transportas impreson de soleco, kion pligrandigas ankoraŭ la ĉiutagaj agadoj de la figuroj kun dorso en la direkto de la observanto. Ne malofte la figuroj estas en kombino kun triviaj kaj originaj objektoj kaj meblaro (ekz. la pelvo ĉe la verko Virino lavanta siajn piedojn de 1965/65). Ili estas kvazaŭaj objets trouvés ene de sia medio. La situacioj ne tute furoras kaj la artaĵoj similas ŝtonigitajn relikvojn de ĉiutage, ofte malgaja ĉirkaŭaĵo.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Phyllis Tuchman: Segal, München 1984. ISBN 3-7658-0444-4
  • Caroll Janis/Dirk Teuber: George Segal, ekspozicia katalogo

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]