Saltu al enhavo

Georg Hirth

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Georg Hirth
Persona informo
Naskiĝo 13-an de julio 1841 (1841-07-13)
en Gräfentonna
Morto 28-an de marto 1916 (1916-03-28) (74-jaraĝa)
en Tegernsee
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Duklando Saksio-Koburgo kaj Gotao Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Gefratoj Friedrich Hirth (en) Traduki kaj Rudolf Hirth du Frênes (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo ĵurnalisto
eldonisto
arthistoriisto
verkisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en LeipzigMunkeno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Georg HIRTH (naskiĝinta la 13-an de julio 1841 en Gräfentonna, mortinta la 28-an de marto 1916 en Tegernsee)[1] estis germana statistikisto, politikekonomika fakverkisto, ĵurnalisto kaj eldonisto.

Inter 1863 kaj 1866 redaktoris li en Lepsiko por "Deutsche Turnzeitung", antaŭ ol esti sekretario de la porinvalida societo Viktoria-National-Invalidenstiftung en Berlino. Samloke li fondis en 1867 la periodaĵon "Parlamentsalmanach" (18-eldono en 1887) kaj en 1868 "Annalen des Norddeutschen Bundes", de 1871 "Annalen des Deutschen Reichs"; ilin li eldonis inter 1882 kaj 1900 kune kun Max von Seydel. Inter 1869 kaj 1870 li membris en komisiono pri etendigo de statistiko de Germana Doganunio kaj en 1870/71 kunredaktisto de "Allgemeine Zeitung" en Augsburg.

De 1871 Hirth estis libropresejposedanto (Buchdruckerei Knorr & Hirth, ekde 1875), kompaniano de "Neueste Nachrichten", eldonejlibristo kaj eldonisto de la munkena secesistilema gazeto "Jugend" (ekde 1896; por ĝi laboris ankaŭ Franz Langheinrich).

Verkis li i.a.: Statistisches Jahrbuch der Turnvereine (Leipzig 1863 kaj 1865); Das gesamte Turnwesen (Leipzig 1865); Freisinnige Ansichten der Volkswirtschaft (tria eldono, Leipzig 1876). Kun Julius von Gosen eldonis li la militdokumentadan taglibron Tagebuch des deutsch-französischen Kriegs (Leipzig 1870–74). De post la mezo de la 1870-aj jaroj li subtenadis artmetiojn pri kiuj li mem verkis altvalorajn faklibrojn respektive prizorgis fakgazetojn, ekz.: Der Formenschatz der Renaissance (1877 ss.; de 1879 sub la titolo Der Formenschatz), Das deutsche Zimmer der Gotik und Renaissance (1880), Kulturgeschichtliches Bilderbuch aus drei Jahrhunderten (1883–90), diversaj faksimiloj pri malnovaj ksilografioj el kvar jarcentoj (kun Richard Muther, 1890–93), Der schöne Mensch in der Kunst aller Zeiten (1898 ss.).

Krome verkis li Ideen über Zeichenunterricht (tria eldono, 1887); Cicerone por pinakotekoj munkena kaj berlina (1888 kaj 1890, kun Richard Muther); Aufgaben der Kunstphysiologie (1891); Das plastische Sehen als Rindenzwang (1892; kun nova teorio pri vidado), Die Lokalisationstheorie angewandt auf psychologische Probleme (dua eldono, 1893), Energetische Epigenesis und epigenetische Energieformen, insbes. Merksystem und plastische Spiegelungen (1898), Entropie der Keimsysteme und erbliche Belastung (1900).

Kolektitaj aperis liaj pli malgrandaj skribaĵoj s.t. Kleinere Schriften (du volumoj, 1902–03).

"Hirth" - ĉe: Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 9. Leipzig 1907, p. 374-375

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  1. Die kleine Enzyklopädie. Volumo 1, Encyclios-Verlag, Zuriko 1950, p. 721