Gama-aminobuterata acido
γ-aminobuterata acido | |||
Plata kemia strukturo de la γ-aminobuterata acido | |||
Tridimensia kemia strukturo de la γ-aminobuterata acido | |||
Kemia formulo | |||
CAS-numero-kodo | 56-12-2 | ||
ChemSpider kodo | 116 | ||
PubChem-kodo | 119 | ||
Merck Index | 15,425 | ||
Fizikaj proprecoj | |||
Aspekto | blanka mikro-kristala pulvoro | ||
Molmaso | 103.121 g·mol−1 | ||
Denseco | 1.11g cm−3 | ||
Fandpunkto | 203.7 °C | ||
Bolpunkto | 247.9 °C | ||
Refrakta indico | 1,4657 | ||
Acideco (pKa) | 4.23 | ||
Solvebleco | Akvo:365 g/L[1] | ||
Mortiga dozo (LD50) | 12,680 mg/kg (buŝe) | ||
Sekurecaj Indikoj | |||
Riskoj | R20/21/22 R36/37/38 | ||
Sekureco | S24/25 | ||
Pridanĝeraj indikoj | |||
Danĝero
| |||
GHS etikedigo de kemiaĵoj | |||
GHS Damaĝo-piktogramo | |||
GHS Signalvorto | Averto | ||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H315, H319, H335[2] | ||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P261, P264, P271, P280, P302 352, P304 340, P305 351 338, P312, P321, P332 313, P337 313, P362, P403 233, P405, P501 | ||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Gama-aminobuterata acido aŭ γ-aminobuterata acido estas la biogena amino de la glutamata acido. Ĝi konsideriĝas la plej grava inhibicia nervotransigilo en la centra nerva sistemo. Laŭ kemia strukturo temas pri aminoacido ne utiligata por konstruo de proteinoj. La substanco estas tiel nomata "gama-aminoacido", ĉar en la molekula strukturo la aminogrupo situas ĉe la tria karbona atomo (gama, la tria litero en la greka alfabeto, ĉi tie en la signifo "en la tria loko") post la karboksila grupo (karbona atomo duoble ligita al oksigeno kaj simple ligita al oksigeno-hidrogeno-paro). La nervotransigilo ligiĝas al specifaj receptoroj, kiuj ordigeblas laŭ subtipoj A, B kaj C.
Ekster la centra nerva sistemo, la substanco interalie havas gravan rolon en la insuletoj de Langerhans en la pankreaso kaj do influas la interrilaton inter insulino, glukagono kaj ensanga glukozo.