Galisteo
Galisteo | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio urbeto vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Ekstremaduro | ||
Provinco | provinco Kacereso | ||
Komarko | Valo de Alagono | ||
Poŝtkodo | 10691 | ||
En TTT | Oficiala retejo [ ] | ||
Politiko | |||
Urbestro | Juan Miguel Muñoz Martínez | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 858 (2023) [ ] | ||
Loĝdenso | 11 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 39° 59′ N, 6° 16′ U (mapo)39.9759838-6.2677508Koordinatoj: 39° 59′ N, 6° 16′ U (mapo) [ ] | ||
Alto | 346 m [ ] | ||
Areo | 79 km² (7 900 ha) [ ] | ||
Horzono | UTC 01:00 [ ] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Galisteo (Cáceres) [ ] | |||
Galisteo estas municipo de Hispanio, en la provinco Kacereso (Cáceres) kaj la regiono Ekstremaduro. La municipan nomon respegulas la blazono, kiu bildigas olivarban branĉon. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 858 loĝantoj sur areo de 79 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 11 loĝantoj/km². La loĝantoj nomiĝas galisteños.
Situo
[redakti | redakti fonton]Galisteo estas situa en la norda parto de Ekstremaduro en la komarko aŭ distrikto Valo de Alagón, je altitudo de 346 m; je 90 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 150 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 79,52 km².
Ĝi estas borde de la rivero Jerte kiu enfluas en la dekstra flanko de la rivero Alagón, kaj enhavas ankaŭ la akvojn de la rojoj de Matarranas kaj Monjas. Limas kun Valdeobispo norde, Carcaboso kaj Aldehuela de Jerte nordoriente, Plasencia oriente, Riolobos sude kaj Montehermoso okcidente.
Galisteo estas en la komarkoca de la Valo de Alagón, inter la urboj de Plasencia kaj Coria, survoje inter ambaŭ, dista el ili 20 kaj 25 km respektive. Ĝi apartenas al la jurisdikcio de Plasencia, kaj estas zono tre fruktdona pro irigacio el la akvorezervejo de Gabriel y Galán.
La municipa teritorio de Galisteo estas inter la 6º 13' 22 de longitudo okcidente kaj la paralelo 39º. Ĝi estas ebena, kun etaj montetoj, inter kiuj troviĝas la domaro de Galisteo.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Agrikulturo kaj brutobredado. La brutobredado enhavas bovojn, ŝafojn kaj porkojn. Krome estas etaj industrioj de nutrado, konstruado kaj ujoj. La grundo estas bona por anzinarbaroj, paŝtejoj kaj terkultivejoj, ĉefe por cerealoj, tabako, kotono, asparagoj, kapsikoj, legomoj kaj fruktarboj.
Demografio
[redakti | redakti fonton]Demografia evoluo de Galisteo inter 2001 kaj 2006
| |||||
2001 | 2002 | 2003 | 2004 | 2005 | 2006
|
1988 | 1955 | 1935 | 1992 | 1996 | 2001 |
Historio
[redakti | redakti fonton]Verŝajne jam estis loĝantaro antaŭ la romia epoko. Dum la epoko de la Romia Imperio en tiu teritorio estis vilaoj ligataj al proksima stacio ĉe la Vía de la Plata; poste tiuj vilaoj pligrandiĝis danke al brutobredado kaj setlis en la nuna setlejo iom alte por defendi sin kaj siajn propraĵojn. Certe estis jam vilaĝo en la islama epoko. Kelkaj historiistoj asertas, ke tiu Medino Galisjah kie ripozis Almansuro en 997 kiam iris al Galegio. Certe estas ke Galisteo jam ekzistis komence de la Reconquista, ĉar la murego estas verko de almohadoj.
En la Mezepoko oni mencias la nomon de la vilñaĝo el la komenco de la 13a jarcento. Estis tri epokoj en la vivo de la vilaĝo dum la feŭdismo nome tiuj kie hegemoniis respektive la nobeluloj nome Infantes, de 1268 al 1429, Manrique de Lara (flora), de 1429 al 1722 kaj de la Dukoj de Arco, Montellano kaj Fernández de 1722 a 1880. En la dua epoko oni konstruis palacon, kiun en la tria oni vendis. Dum la Mezepoko estis en la vilaĝo grava kolonio de judoj kaj eble la nomo de la volaĝo rilatus al la vorto "galileo".
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- La murego de islama epoko, probable de almohadoj. Kun tri pordegoj.
- Preĝejo kun absido mudeĥara de la 13a jarcento kaj sonorilturo ekstera ĉe la murego. Rekonstruita poste. Retablo de la 18a jarcento.
- Pilorio oktogona.
- Ponto de la 16a jarcento.