Gór
Aspekto
Gór estas malgranda vilaĝeto en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en Distrikto Sárvár. Gór kroate estas Guor.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 11 km²
- Loĝantaro: 240
- Poŝtkodo: 9625
- Telefonprefikso: 94
- Koordinatoj: 47°21′30″N 16°48'00″E
Situo
[redakti | redakti fonton]Gór situas ne tro for de Bük, havanta nur flankovojojn.
Historio
[redakti | redakti fonton]La vilaĝo havas iom pli altan lokon, kie oni loĝis en la neolitiko, bronzepoko, ferepoko, romia erao, fine ankaŭ la alvenintaj hungaroj. La unua mencio okazis en 1279 en formo Guor (baldaŭe aperis la nomoj Gwar, Gwarr). Dum la mezepoko la vilaĝo estis fama pri la argilistoj. Supozeble tiutempe oni konstruis burgon. Ĝis 1899 la oficiala loknomo estis Guar.
En Gór migra poŝto servas.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]La mezepoka katolika preĝejo baldaŭ barokiĝis. Ankaŭ la kastelo de Guáry estas baroka.
Famuloj
[redakti | redakti fonton]En Gór naskiĝis inĝeniero Imre Kozák.