Gábor Tardos
Gábor Tardos | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-an de julio 1964 (60-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd (1982–1987) Universitato Eötvös Loránd - matematiko (–1988) |
Familio | |
Frat(in)o | Éva Tardos |
Okupo | |
Okupo | matematikisto komputosciencisto universitata instruisto |
Gábor Tardos [tardoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Tardos Gábor estas hungara matematikisto, altlerneja instruisto, koresponda membro de Hungara Scienca Akademio (2019). Li estas la pli juna frato de Éva Tardos.
Gábor Tardos[1] naskiĝis la 11-an de julio 1964 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Gábor Tardos akiris matematikistan diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1987, en la sekva jaro li doktoriĝis (Ph.D.) samloke. Li laboris en la akademia matematika esplora instituto inter 1990–2005, intertempe li ricevis stipendion (1999–2002). Li doktoriĝis ĉe la hungara akademio en 2005, en la sama jaro li ekinstruis en Universitato Simon Fraser. Li laboras plejparte en kombinatoriko, kriptografio kaj komputado, li akiris partajn rezultojn koncerne la Hanna Neumann-supozon. En la kriptografio li kreis novan kodon pri fingrospuroj, kiu efike rezistas kontraŭ la misspuroj. Ties algoritmo estas facile efektivigebla. Li ricevis premiojn inter 1988-2002.
Elektitaj artikoloj
[redakti | redakti fonton]- "A maximal clone of monotone operations which is not finitely generated" (1986)
- "Transversals of 2-intervals, a topological approach" (1995)
- "Optimal probabilistic fingerprint codes" (2008)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografieto kun foto
- hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla en la 28-a paĝo) Arkivigite je 2022-01-20 per la retarkivo Wayback Machine