Saltu al enhavo

Fusto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vertikalaj strioj de la fusto de kolono.

La fusto estas la parto de kolono kiu troviĝas inter la kapitelo kaj la bazo.

Ĝi korespondas al la ĉefa korpo de la kolonoj uzataj en multaj de la konstruaĵoj ekde la epoko egiptia al la novklasika de la 19a jarcento. Ties dezajno povas esti el la simple ebena, tio estas sen iu ajn ornamo, pasante tra la strieca en vertikala maniero de la fusto al la vegetalaj ornamoj ĉirkaŭaj.

Laŭ PIV fusto (aŭ ŝafto) estas ankaŭ la parto de iuj objektoj, je kiu oni lin kaptas, tenas mane, ktp. kiel ĉe pafilo, lanco, kandelabro, pokalo kaj simile.[1]

Laŭ Francisko Azorín fusto estas Trunko de la kolono, inter la bazo kaj la kapitelo.[2] Kaj li indikas etimologion el latina fustis (fosto).[3]

  1. artikolo fusto, dua signifo, en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio; ankaŭ jam en la presita unua eldono de 1970, paĝo 326
  2. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo kaj metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 74.
  3. Azorín, samloke.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]