Saltu al enhavo

Franciscus Accursius

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Franciscus Accursius
(1225-1293)
"Additiones ad Digestum vetus", manuskrito de Franciscus Accursius, publikigita en Bazelo, 13-a jarcento.
"Additiones ad Digestum vetus", manuskrito de Franciscus Accursius, publikigita en Bazelo, 13-a jarcento.
Persona informo
Francesco d'Accorso‎
Naskiĝo 1225
en Bolonjo, Italio
Morto 1293
en Bolonjo, Italio
Tombo Basilica of Saint Francis (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj latinaitalaangla vd
Alma mater Universitato de Bolonjo
Universitato de Oksfordo
Familio
Patro Accursio da Bagnolo Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Accursia (en) Traduki, Cervottus Accursius (en) Traduki kaj Guilelmus Accursius (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo juristo Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Juro Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en OksfordoTuluzo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Francesco d'Accorso estis itala juristo kaj beletristo, filo de la renoma glosisto Accursio da Bagnolo (1184-1263), kaj profesoro en la Universitato de Bolonjo kie li estis bonsukcesa kiel lektoro pri juro. Li estis lernanto de Azzone da Bologna (1150-1225). Invitita de la angla reĝo Eduardo la 1-a li instruis en la Universitato de Oksfordo inter 1273 kaj 1281.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Li entreprenis la grandan laboron aranĝi en unu korpuson la preskaŭ sennombrajn komentojn kaj rimarkojn pri la Kodo, la Institutoj kaj la Digestoj, kies konfuzita disvastigo inter la verkoj de malsamaj verkistoj kaŭzis multe da obskureco kaj kontraŭdiro. Tiu ĉi kompilaĵo, portanta la titolon "Glossa ordinaria sive magistralis", sed kutime konata kiel la "Granda Glosaro", kvankam verkita en la barbara latina, havas pli da metodo ol tiu de iu antaŭa verkisto pri la temo. Ĝia plej bona eldono estas tiu de Denis Godefroi (1549-1621), publikigita ĉe Liono, en 1589, en 6 volumoj.

"Glosa Ordinaria", eldonita de Johannes Andreae, Bolonjo, 1350

Kiam Accursius estis dungita por ĉi tiu laboro, estas dirite ke, aŭdante pri simila proponaĵo kaj komencita de Odofredo Denari (1200-1265), alia juristo de Bolonjo, li ŝajnigis maldisponon, interrompis siajn publikajn prelegojn kaj enfermis sin, ĝis kiam kun granda rapido li sukcesis plenumi sian dezajnon. Accursius estis tre laŭdita de la propraj juristoj kaj de la tuj sekva epoko, kaj li eĉ estis nomita la idolo de la jurkonsultistoj, sed tiuj de pli postaj tempoj formis multe pli malaltan takson de liaj meritoj.

Ne povas esti dubo, ke li malĉifris la sencon de multaj leĝoj kun multe da lerteco, sed estas same nekontesteble, ke lia nescio pri historio kaj antikvaĵoj ofte kondukis lin en absurdaĵojn, kaj estis la kaŭzo de multaj difektoj en liaj klarigoj kaj komentarioj. Li mortis en Bolonjo en 1260. Lia majoratulo Franciscus Accursius (1225-1293), kiu ankaŭ plenigis la katedron de juro en Bolonjo, estis invitita al Oksfordo fare de reĝo Eduardo la 1-a, kaj en 1275 aŭ 1276 faris prelegojn pri juro en la angla universitato.

Dante Alighieri metis lin inter la sodomitoj en 15-a kanto de la Infero.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]
  • Azzone da Bologna (1150-1225) itala mezepoka juristo
  • Franciscus Accursius la Juna (1151-1229) itala juristo
  • Franciscus Accursius (1184-1263) itala juristo, studento de Azzone da Bologna kaj amiko de Odofredo Denari (1200-1265)
  • Robert Kilwardby (1215-1279) angla kardinalo kaj filozofo
  • Nikolao la 3-a (1216-1280)
  • Azzo Portius (1225-1293) itala juristo
  • Guido da Suzzara (1225-1292) itala juristo
  • Jacques de Révigny (1230-1296)
  • Eduardo la 1-a (1239-1307)
  • Cervotto d'Accursio (1240-1287) itala juristo
  • Guglielmo d'Accursio (1246-1313) itala juristo
  • Dante Alighieri (1265-1321) samtempulo de Accursius
  • Jacobus de Belviso (1270-1335) itala juristo
  • Johannes Andreae (1270-1348) itala fakulo pri kanonika rajto
  • Raynerius Arsendi da Forlì (1290-1358) itala juristo
  • Bartholomaeus da Saliceto (1335-1411) itala juristo
  • Franciscus Zabarella (1360-1417) itala kardinalo kaj kanonikulo
  • Philippus Decius (1454-1537) itala juristo
  • Thomas Diplovatacchius (1468-1541) itala juristo Universitato de Bolonjo
  • Guglielmo Rovillius (1504-1589) franca humanisto kaj presisto
  • Denis Godefroy (1549-1622) franca juristo
  • Nicolas Boileau (1636-1711) franca poeto kaj verkisto

Referencoj

[redakti | redakti fonton]