Franc Ksaver Lušin
Franc Ksaver Lušin | |||||
---|---|---|---|---|---|
Ceteraj titoloj | Imperia princo, kavaliro de la Granda kruco de la imperiestra ordeno de Leopoldo de Aŭstrio | ||||
Persona informo | |||||
Naskonomo | slovene Franc Ksaver Lušin, germane Franz Xaver Luschin, pole Franciszek Ksawery Luszin | ||||
Naskiĝo | 3-an de decembro 1781 en Völkermarkt | ||||
Morto | 2-an de majo 1854 (72-jaraĝa) en Gorico | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Aŭstra imperio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Vieno vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | katolika episkopo (1824–) katolika sacerdoto (1804–1854) romkatolika diakono (1804–) vd | ||||
| |||||
| |||||
Princepiskopo de Trento | |||||
Dum | 1824 - 1834 | ||||
Antaŭulo | Emanuele Maria Thun | ||||
Sekvanto | Johann Nepomuk von Tschiderer | ||||
Ĉefepiskopo de Lvivo Primaso de Galicio kaj Lodomerio | |||||
Dum | 1834 - 1835 | ||||
Antaŭulo | Andrzej Alojzy Ankwicz | ||||
Sekvanto | Franciszek Pisztek | ||||
Ĉefepiskopo de Gorico | |||||
Dum | 1835 - 1854 | ||||
Antaŭulo | Joseph Walland | ||||
Sekvanto | Andreas Gollmayr | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Franc Ksaver LUŠIN (germane Franz Xaver Luschin, pole Franciszek Ksawery Luszin; naskiĝis la 3-an de decembro 1781 en Tainach, mortis la 2-an de majo 1854 en Gorico) estis aŭstria teologo slovenlingva kaj ekleziulo.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Post studoj en Klagenfurt, kie li ankaŭ ordinitis pastro, li iĝis instruanto de bibliaj kaj orientalaj sciencoj ĉe la teologia fakultato de la universitato en Graz. Li estis konsilisto provinca de la registaro de Tirolo. En la jaro 1823-a li elektitis princo-episkopo de la ĉefepiskopujo de Trento kio helpis lin gajni spertojn multajn politikajn kaj administrajn. Lia posteulo tiea iĝis Johann Nepomuk von Tschiderer. En la jaro 1834 li translokitis al la ĉefepiskopujo de Lvivo kie li restis malpli ol unu jaro. En la 17.9.1835 li iĝis ĉefepiskopo de Gorico. En 1836 nomumitis "princo de la imperio" (Reichsfürst).
En Gorico li pligrandigis la centran seminariejon kaj venigis la Karitatajn fratinojn al kiuj komisiitis la zorgo pri la porvirina malsanulejo kiel ankaŭ pri la instituto Casa di ricovero.
Honoroj
[redakti | redakti fonton]Lušin nomumitis kavaliro de la Granda kruco de la imperiestra ordeno de Leopoldo de Aŭstrio.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Lušin ene de la katolika hierarkio
- Biografieto sur la retpaĝaro de la gorica katedralo Arkivigite je 2016-03-05 per la retarkivo Wayback Machine