Forstoincendioj en Portugalio 2017
Aspekto
Serio de arbaraj incendioj en Portugalio komenciĝis je la 17-a de junio 2017 en centra parto de la lando. La incendio mortigis almenaŭ 64 homojn[1] kaj detruis kelkajn vilaĝojn, ĉefe ĉirkaŭ la municipo Pedrogâo Grande.[2]
Fono
[redakti | redakti fonton]Antaŭ la ekesto de la incendioj estis en Portugalio varmondo kun temperaturoj super 40 °C. Dum nokto de la 17-a ĝis la 18-a de junio en la tuta lando aperis pli ol 60 diversaj incendioj. La kaŭzo de la incendioj estis je la 18-a de junio malklara, sed oni supozas la ekbruliĝo fare de fulmo dum tiel nomata seka ŝtormo.[3]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo 2017 Portugal wildfires en la angla Vikipedio.
- ↑ Javier Martín, Crecen las dudas sobre la gestión del incendio de Portugal, El País, [1] Alirita la 21an de Junio 2017.
- ↑ Lidé zemřeli v autech, když se snažili ujet ohni. Požáry v Portugalsku mají šest desítek obětí (ĉeĥe). ČT24. Česká televize (2017-06-18). Alirita 2017-06-18 .
- ↑ Portugal forest fires kill 62 near Coimbra (angle). BBC. BBC (2017-06-18). Alirita 2017-06-18 .