Formiamido
Aspekto
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Metilamino. |
Formiamido | ||
Plata kemia strukturo de la Formiamido | ||
Tridimensia kemia strukturo de la Formiamido | ||
Alternativa(j) nomo(j) | ||
| ||
Kemia formulo | ||
CAS-numero-kodo | 75-12-7 | |
ChemSpider kodo | 693 | |
PubChem-kodo | 713 | |
Merck Index | 15,4265 | |
Fizikaj proprecoj | ||
Aspekto | senkolora viskozeca higroskopa likvaĵo | |
Molmaso | 45.041 g·mol−1 | |
Denseco | 1.1334g cm−3 | |
Fandpunkto | 2 °C | |
Bolpunkto | 210 °C | |
Refrakta indico | 1,4475 | |
Ekflama temperaturo | 154 °C | |
Memsparka temperaturo | >500 °C | |
Mortiga dozo (LD50) | 5580 mg/kg (buŝe) | |
GHS etikedigo de kemiaĵoj | ||
GHS Damaĝo-piktogramo | ||
GHS Signalvorto | Damaĝo | |
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H351, H360, H373[1] | |
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P201, P202, P260, P281, P308 313, P314, P405, P501 | |
(25 °C kaj 100 kPa) |
Formiamido aŭ metanamido estas amido derivita el la formiata acido, senkolora likvaĵo miksebla kun akvo kaj kun amoniakodoro. Ĝi uzatas kemia krudmaterialo por la manufakturo de sulfonamidoj, farmaciaĵoj, herbicidoj, pesticidoj kaj en la manufakturo de cianida acido.
Ĝi same uzatas kiel paper- kaj fibro-moliganto. Ĝi estas solvanto por multaj jonaj komponaĵoj. Ĝi ankaŭ uzatas kiel solvanto por rezinoj kaj plastigantoj. Metanamido estas konstituaĵo de krioprotektivaj miksaĵoj kaj biovitrigoj en la konservado de histoj kaj organoj. Aliaj uzoj estas kiel koloido-ĝelaj solvaĵoj por preventi krakadon dum sinterigado[2]
Sintezoj
[redakti | redakti fonton]Sintezo 1
[redakti | redakti fonton]- Metanamido estas preparata laŭ duetapa procezo: Unue reakciigante karbonan unuoksidon kun metanolo en la ĉeesto de natria metoksido:
- Kaj due, reakciigante metil-formiaton kun amoniako sub premo 2-6 MPa kaj temperaturo inter 80 °C−100 °C.
Sintezo 2
[redakti | redakti fonton]En la pasinteco, formiamido estis produktita per traktado de formiata acido kun amoniako, kiu estigas amonian formiaton:
HCOOH NH3 → HCOONH4 |
- Amonia formiato per varmigo produktas formiamidon.
HCOONH4 → HCONH2 H2O |
Reakcio
[redakti | redakti fonton]- Sub malaltaj temperaturoj formiamido malkomponiĝas en karbona unuoksido kaj amoniako
HC(O)NH2 → CO NH3 |
- Sub altaj temperaturoj kaj per acido-katalizita reakcio, formiamido donas cianidan acidon kaj akvon
HC(O)NH2 → HCN H2O |
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Chemical Reactions in Solvents and Melts, G. Charlot, B. Trémillon
- Technical Report on Toxicology and Carcinogenesis Studies of Formamide (CAS ..., R. D. Irwin
- FISH: A Practical Approach, Barbara Beatty, Sabine Mai, Jeremy Squire
- Enzymology Primer for Recombinant DNA Technology, Hyone-Myong Eun
- Fertility Cryopreservation, Ri-Cheng Chian, Patrick Quinn
- Purification of Laboratory Chemicals, W.L.F. Armarego, Christina Chai
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Amidoj
- Akrilonitrilo
- Metakrilonitrilo
- Acetamido
- Acetamidino
- Nikotinamido
- Krotonamido
- Metil-formiamido
- Dumetil-formiamido
- Etilformiamido
- Duetilformiamido
- Triformiamido
- Alilformiamido
- Dualilformiamido
- Fenilformiamido
- Dufenilformiamido
- Formiil-formiamido
- Propila formiamido
- Dupropilformiamido
- Benzilformiamido
- Dubenzilformiamido
- Ciklopentilformiamido
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Pubchem
- ↑ Sinterigado estas kunfandiĝo-ago de pulvora materialo en solidan aŭ porhavan mason hejtante ĝin (kaj ĝenerale kunpremante ĝin) sen likviĝi.