Flago de Bahamoj
Aspekto
(Alidirektita el Flago de la Bahamoj)
La ŝtata flago de Bahamoj havas nigran triangulon direktitan dekstren, kaj tri striojn de marbluo, oro, kaj marbluo. La flago estis adoptita la 10-an de julio 1973, la tago de sendependiĝo de la lando.
Dezajno
[redakti | redakti fonton]La koloroj havas kulturan, politikan, kaj regionan signifojn. La oro referencas la brilantan sunon[1] – kaj aliajn terajn naturajn provizaĵojn – dum marbluo reprezentas la akvon ĉirkaŭ la lando. La nigro estas simbolo de "forto"[1][2] de la bahama popolo, kaj la formo egallatera triangulo donas senson de ilia rezoluta eco por kultivi la abundajn naturajn provizaĵojn sur la tero kaj en la maro.[3]
La oficialaj koloroj estas:
Koloro | Pantone | RGB | Deksesume | CMYK |
---|---|---|---|---|
Blua | 3145 | 0, 119, 139 | #00778B | 30, 0, 24, 100 |
Flava | 123 | 255, 199, 44 | #FFC72C | 0, 16, 89, 0 |
Nigra | Neniu | 0, 0, 0 | #000000 | 0, 0, 0, 100 |
Historiaj flagoj
[redakti | redakti fonton]Maraj flagoj
[redakti | redakti fonton]-
Civila postflago
-
Civila antaŭflago
-
Mararmea antaŭflago
-
Registara flago
|
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 “Flag of the Bahamas”, Encyclopædia Britannica. necesas abono
- ↑ https://www.tripsavvy.com/are-bermuda-and-the-bahamas-in-the-caribbean-1487679Ŝablono:Unreliable source?
- ↑ Bahamas, The. The World Factbook. CIA. Alirita 2014-07-02 .
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Flag of the Bahamas en la angla Vikipedio.