Saltu al enhavo

Fischbachtal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fischbachtal
Blazono
Fischbachtal (Germanio)
Fischbachtal (Germanio)
DEC

Map

neurba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Hesio
Distrikto Distrikto Darmstadt-Dieburg
Urborajtoj ne
Telefona antaŭkodo 06166
Poŝtkodo 64405
Aŭtomobila kodo DA
Oficiala Municipokodo 06432007
Subdivido 6 komunumopartoj (Ortsteile)
Politiko
Komunumestro Wilfried Speckhardt
Adreso de la administrejo Darmstädter Straße 8
Demografio
Loĝantaro 2759 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 49° 46′ N, 8° 49′ O (mapo)49.7705555555568.8141666666667Koordinatoj: 49° 46′ N, 8° 49′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 180 m
Areo 13,27 km²
Oficiala retejo https://www.fischbachtal.de/
vdr

Fischbachtal - prononco [FIŜbaĥta:l] - estas komunumo en centra Germanio. Ĝi situas en la distrikto Darmstadt-Dieburg, en federacia lando Hesio. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 2759 loĝantojn.

kastelo Lichtenberg

Dum 1971 la komunumo Fischbachtal kreiĝis per libera unuiĝo de la antaŭe sendependaj komunumoj:

  • Steinau (prononcu Ŝtajnaŭ),
  • Billings kun Meßbach (prononcu Mesbaĥ) kaj Nonrod,
  • Lichtenberg (prononcu pli-malpli Liĥtnberg) kun Obernhausen (prononcu Obern-Haŭzn),
  • Niedernhausen (prononcu Nidern-Haŭzn).

Tiuj komunumoj jam antaŭ longe estis proksime interligitaj geografie, ekonomie kaj kulture. La komunumoparto Billings havas partnerecon kun la multe pli granda urbo Billings en Usono, kiu estas la ĉefurbo de la subŝtato Montano.

Vizitindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

La grafoj de Katzenelnbogen ĉirkaŭ la jaro 1200 konstruis kastelon, kaj dum 1228 menciiĝas nobelo Diether de Katzenelnbogen, kiu nomatas "grafo de Lichtenberg" . Sur la fundamentoj de tiu kastelo la grafo Georg la Unua de Hesio inter 1570 kaj 1581 konstruigis la kastelon Lichtenberg, kiu de tiam estas simbolo kaj kultura centro de la valo. La renesanca konstruaĵo nun hejmigas la muzeon pri pejzaĝo Odenwald sur tri kastelaj etaĝoj, kaj krome ofte gastigas koncertojn.

la natura naĝejo, frumatene

Vale, rekte apud la kastela monto, troviĝas kampadejo kun somere plaĉa natura naĝejo kun flugpilka, tablotenisa kaj ŝaka ludejoj plus herbejoj por kuŝado, piedpilko kaj pliaj ludoj. La naturan naĝejon de junio ĝis fino de aŭgusto malmultekoste (kontraŭ 1 € po tago por pli-ol-12-jaruloj, duono por pli junaj infanoj) eblas uzi ankaŭ ne tie kampadante.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]