Fidel Castro
D-ro Fidel Alejandro CASTRO RUZ [fiDEL aleĤANdro KAStro rus] ( audio) (naskiĝis la 13-an de aŭgusto 1926 en Birán, Holguín, mortis la 25-an de novembro 2016 en Havano) estis ŝtatestro de Kubo.
Kiel juna revoluciulo Castro faligis la diktaturon de Fulgencio Batista kune kun sia frato Raúl Castro kaj la argentinano Ernesto Che Guevara. Li fariĝis ĉefministro de Kubo la 16-a de februaro 1959, kaj estis la prezidento de Kuba Respubliko ekde la 3-a de decembro 1976. Komence Usono aprobis la novan registaron, sed baldaŭ estiĝis malkonsento inter la du registaroj pro la eksproprietigado de proprieto de grandaj Usonaj korporacioj (ĉefe United Fruit). Post renkontiĝo kun la vicprezidento de Usono Richard Nixon, tiu diris ke Castro estas "naiva" sed ne estas necese komunisto.
Post kiam Castro signis kontrakton kun Sovetunio por aĉeti petrolon, la rilatoj inter Usono kaj Kubo pli kaj pli malboniĝis, kaj fine Usono nuligis la diplomatiajn rilatojn inter la du ŝtatoj. Tial Castro sin turnis pli kaj pli al Sovetunio, kaj ekde tiam la okcidentaj landoj nomas lian registaron komunista, kvankam ĝi vere praktikas tre malsaman formon de socialismo ol la tiama Sovetunio.
Castro enkondukis kampanjon por alfabetigi la kuban loĝantaron, kaj ege sukcesis, tiel ke nuntempe la loĝantaro de Kubo estas la plej alfabetigita en tuta Latin-Ameriko.
Ankaŭ en la kampo medicina li sukcesis. Kubo havas la plej elstaran malaltan mortokvoton en Latin-Ameriko, tiom bona kiom tiu de riĉa lando, kaj nun eĉ akceptas malsanulojn el aliaj landoj kaj sendas kuracistojn helpante al najbaraj landoj, sed ankaŭ al multaj evolulandoj en la mondo, ĉefe en Latin-Ameriko.
Je la 31-a de julio 2006 li portempe rezignis siajn postenojn sekve de grava intesta malsano. La provizoran prezidentecon alprenis lia frato Raúl. Je la 17-a de februaro 2008 li oficiale deklaris, ke li rezignas kiel prezidanto de la Ŝtata Konsilantaro, t. e. li retiriĝas definitive de la povo, li nur verkos artikolojn.
- En 1953 okazis la atako al la kazerno Moncada [monKAda] farita de Fidel Castro kaj aliaj 165 revoluciouloj.La atako malsukcesis kaj Fidel estis arestita.
- En 1955 la tiama prezidento Fulgencio Batista liberigis la politikajn prizonulojn. Castro elmigris al Meksiko.
- En 1956 Castro, Che Guevara kaj aliaj 81 revoluciuloj enŝipiĝis al Kubo en ŝipo Granma (kiu poste nomigos oficialan gazeton) kun intenco formeti la diktatoron Batista el la povo. De tiam komencis la gerilan militon en montaroj de Kubo.
- En 1959 Batista forfuĝis el la lando kaj la revoluciuloj (barbuloj) eniras en la ĉefurbo unue kaj poste en Santiago. Fidel iĝas ĉefministro.
- En 1961, precize la 12a de aprilo 1,200 kubanoj ekzilitaj en Usono elŝipiĝis en la Bahía de Cochinos [baIa de koĈInos] (Porkogolfo) kun intenco forigi el la povo la revolucian reĝimon. La invado malsukcesis, ĉar la invadintoj, krom atingi antaŭan armilan helpon en Usono, ne sukcesis atingi aviadilan helpon de John F. Kennedy.
- En tiu sama jaro 1961 ĉar la kubaj revoluciuloj vidas, ke Usono tute kontraŭas sian sistemon kaj nur la Orienta bloko apogas ilin, decide eniras en tiun blokon kaj proklamas socialismon per naciigo de entreprenoj, eduksistemo kaj amaskomunikiloj. Krome oni proklamas ateismon.
- En 1962 okazis la krizo de misiloj kiam Usono denoncis, ke Sovetunio muntas misilojn en Kubo kontraŭ Usono. Usonaj militŝipoj ĉirkaŭis la insulon, malhelpis alvenon de kroma milita materialo kaj malfaciligis la ekonomian disvolviĝon. La 28an de oktobro Sovetunio anoncis, ke ĝi malmuntos tiun planon.
- En 1965 Usono kaj Kubo subskribis dokumenton permesante kubanojn elmigri al Usono. Dum ĉirkaŭ 8 jaroj pli da 125,000 kubanoj elmigris.
- En 1972 li kun oficiala vizito en Pollando kie i.a. renkontiĝis kun la posta diktatoro de Pollando generalo Wojciech Jaruzelski (vidu la suban foton).
- En 1980 okazis nova elmigrado de ĉirkaŭ 125,000 kubanoj.
- En 1991 Sovetunio disfalis kaj Kubo perdis sian plej utilan aliancanon. La ekonomio de Kubo malhelpota de Usono suferos ties bojkoton kaj gravajn malfacilaĵojn.
- En 1994 okazis nova krizo de elmigrintoj en fuŝŝipetoj.
- En 1998 la papo Johano Paŭlo la 2-a vizitis Kubon kiel simbolo de malfermo de la reĝimo al la religia aktivado.
- En 2006 pro kirurgia operacio Castro retiriĝis el la politiko portempe kaj la frato Raúl ricevis la povon. La 19an de februaro de 2008 Castro mem anoncis, ke la retiro estos definitiva. Dum tiuj jaroj Kubo ricevis apogon kaj kunlaboron de pli malpli amikecaj reĝimoj de Hugo Chávez en Venezuelo, Evo Morales en Bolivio kaj iomete el Ekvadoro aŭ Argentino.
Privata vivo
[redakti | redakti fonton]Li havas unu filon kun sia unua edzino Mirta Díaz-Balart, naskitan je la 1a de septembro 1949, nomitan Fidel same kiel sia patro.
Li havas aliajn kvin filojn kun sia dua edzino Dalia Soto del Valle.
Esperanto
[redakti | redakti fonton]En 1990 li persone partoprenis la solenan inaŭguron de la 75-a Universala Kongreso de Esperanto en Havano, kaj li donis aŭdiencon en la ŝtatestrejo por ĉirkaŭ 200 UK-partoprenantoj.
Ordenoj kaj honorigoj
[redakti | redakti fonton]- La Ora Stelo de Heroo de Sovetunio, ricevita de iama Sovet-Unio
- La Ordeno de Lenin, ricevita de iama Sovet-Unio
- La Ordeno de Karlo Markso, ricevita de iama Germana Demokratia Respubliko.
- La Ordeno de Nacia Flago, ricevita de Nord-Koreio (Korea Demokratia Popola Respubliko)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|
- Castro pri esperanto dum UK 1990, kun tradukado esperanten
- Sovetika.ru - site about Soviet era
- Parolado La historio absolvos min (tradukita al Esperanto kiel La Historio absolvos min / Fidel Castro. Trad: Niurka Escalante. Eld.: Asociación Cubana de Esperanto. - Habana: Martí, 1984. -62 p.)
Ĉefaj eventoj (1945–1961) | Ĉefaj eventoj (1962–1991) | Specifaj artikoloj | Ĉefaj partoprenintoj | Pliaj gravaj personoj |
---|---|---|---|---|
Ĝenerala kronologio:
|
1960-aj jaroj (daŭrigo):
Daŭrantaj konfliktoj: |
|
Politikaj ĉefuloj: |
Politikaj ĉefuloj: |