Fenolruĝo
Fenolruĝo | ||
Kemia formulo | ||
CAS-numero-kodo | 143-74-8 | |
ChemSpider kodo | 4602 | |
PubChem-kodo | 4766 | |
Fizikaj proprecoj | ||
Aspekto | malhelruĝaj brilaj kristaloj | |
Molmaso | 354377 g mol−1 | |
Smiles | O=S2(=O)OC(c1ccccc12) (c3ccc(O)cc3)c4ccc(O)cc4 | |
GHS etikedigo de kemiaĵoj[1] | ||
GHS Damaĝo-piktogramo | ||
GHS Signalvorto | Averto | |
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H315, H319, H335 | |
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P261, P264, P271, P280, P302 352, P304 340, P305 351 338, P312, P332 313, P337 313, P362, P403 233, P405, P501 | |
(25 °C kaj 100 kPa) |
Fenolruĝo aŭ ruĝo de fenolo, ankaŭ konata kiel fenolsulfoftaleino aŭ PSP, estas pH indikilo ofte uzata en laboratorioj pri ĉelbiologio. La solvaĵo de fenolruĝo elmontras ties laŭgradan transiĝon el la flava al la ruĝa en la spano de pH inter 6,8 kaj 8,2. Pli alta ol pH 8,2, fenolruĝo iĝas brila fuksikolora.
Fenolruĝo (pH indikilo) | |||||
pH malsupra ol | pH supra ol | ||||
6.8 | 8.2 | ||||
Proprecoj
[redakti | redakti fonton]Fenolruĝo trovatas kiel ruĝaj kristaloj stabilaj en aero. Ĝia solvebleco estas 0,77 g/L en akvo kaj 2,9 en etanolo. Ĝi estas malforta acido kun (pKa) = 8,0 sub 20 °C (68 ℉). La solvaĵo enhavas indikilon kiu helpas la kontroladon de pH ŝanĝoj en ĉelkulturoj. Kiam la pH valoro malpliiĝas la koloro ŝanĝas el la ruĝa al flava.
Ĉi-ŝanĝokoloro observatas pro tio ke la ruĝo de fenolo perdas protonojn (kaj ŝanĝas la koloron) laŭmezure kiel la pH plialtiĝas. Sub kristala formo, kaj en solvaĵo sub tre acidaj kondiĉoj (malalta pH), la komponaĵo ekzistas kiel dupolara jono, kun la sulfata grupo troviĝas negative ŝarĝita, kaj la karbonila grupo kun ŝarĝo de aldona protono. Ĉi-strukturo kelkfoje estas simbole reprezentita kiel H2 PS− kaj ĝia koloro estas oranĝo-ruĝeca. Kiam la pH plialtiĝas, la protono de tiu karbonila grupo perdiĝas (pKa1 = 1,2), rezultante en la strukturo negative ŝarĝita per flava koloro H PS−. Kiam la pH estas pli alta, la grupoj hidroksofenolataj perdas ties protonojn (pKa2 = 7,7), rezultante en la formo ruĝkolora PS−2.
Laŭ diversaj fontoj, la strukturo de la fenolruĝo montriĝas kun la sulfuratomo kiel parto de iu cikla grupo, simila al la strukturo de la fenolftaleino. Tamen, la cikla strukturo ne konfirmiĝas pere de iksa-radia kristalografio.
Pluraj indikiloj prezentas strukturon similan al tiu de fenolruĝo, inkluzive de bromotimolbluo, timolbluo, bromokrezola purpuro, timolftaleino kaj fenolftaleino.
Koloroj de la fenolruĝo |
acida medio flava |
turnopunkto pH 6,6 ĝis 8,4 |
baza medio ruĝa |
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Reagent Chemicals: Specifications and Procedures : American Chemical Society ...[rompita ligilo], American Chemical Societ, Committee on Analytical Reagents
- Handbook of Analysis and Quality Control for Fruit and Vegetable Products, S. Ranganna
- Handbook of Acid-Base Indicators, R. W. Sabnis
- Koneman's Color Atlas and Textbook of Diagnostic Microbiology, Elmer W. Koneman
- Chemistry: The Molecular Science, John Olmsted, Gregory M. Williams
- Handbook of Environmental Analysis: Chemical Pollutants in Air, Water, Soil ...[rompita ligilo], Pradyot Patnaik
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]-
Bromokrezolverdo -
Bromokrezola purpuro -
Metilenoverdo -
Fenolruĝo
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ LabChem. Arkivita el la originalo je 2021-08-27. Alirita 2017-06-18 .