Feldebrő
Aspekto
Feldebrő | |||
---|---|---|---|
vilaĝo en Hungario vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 3352 | ||
En TTT | Oficiala retejo [ ] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 038 (2024) [ ] | ||
Loĝdenso | 39 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 47° 49′ N, 20° 14′ O (mapo)47.8138888920.23611111Koordinatoj: 47° 49′ N, 20° 14′ O (mapo) [ ] | ||
Areo | 26,52 km² (2 652 ha) [ ] | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [ ] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Feldebrő [ ] | |||
Feldebrő (feldebrO) estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Heves, en subregiono de Eger. Fel signifas: supren, debrő estas forgesita vorto, iam havanta sencon vasta valo.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 27 km²
- koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 47.8145/20.2355
- Loĝantaro: 1150
- Poŝtkodo: 3352
- Telefonprefikso: 36
Situo
[redakti | redakti fonton]La vilaĝo situas sur ebenaĵo, ĉe piedo de Mátra, laŭ rojo nomata Tarna, laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Kál-Bátonyterenye. Eger troviĝas 17, Füzesabony 19, Parád 24, Gyöngyös 28 km-ojn.
Historio
[redakti | redakti fonton]Komence la kampoj apartenis al familio Aba. La vinvilaĝo apartenas al vinregiono de Eger. Vino kaj vinbero portas la nomon "Debrői Hárslevelű", tie produktita.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- romanika Preĝejo de Marteno de Tours (Feldebrő) el la 11-a jarcento, post jarcento pligrandigita
- kapelo, ankaŭ pilgrimloko
- ruinoj de fortikaĵo
- statuo de Stefano la 1-a (Hungario)