La federacia vojo 37 - germaneBundesstraße 37 - estas parto de reto de duarangaj interregionaj vojoj en Germanio, kiuj kompletigas la unuarangan reton de la germanaj aŭtovojoj. Ĝi vojas 108 kilometrojn tra la federaciaj landoj Rejnlando-Palatinato, Baden-Virtembergo, Hesio kaj fine ree tra Baden-Virtembergo. La plej okcidenta punkto estas la komunumo Kaiserslautern kaj la plej orienta la komunumo Mosbach. Gravaj urboj survojaj estas Bad Dürkheim, Ludwigshafen. Inter Mannheim, Hajdelbergo, Neckarsteinach kaj Hirschhorn. Inter la orienta parto de Bad Dürkheim kaj la okcidenta de Ludwigshafen la vojo je 14 kilometroj estas anstataŭata per la "loka interurba" germana aŭtovojo A650 kaj inter la orienta parto de Mannheim kaj la okcidenta de Hajdelbergo je 11 kilometroj estas anstataŭata per la "loka interurba" germana aŭtovojo A656 - tiuj du pli larĝaj vojpartoj helpu trakti la multan trafikon de la metropola regiono Rhein-Neckar, kiu aparte fokusiĝas je la urboj Ludwigshafen, Mannheim kaj Hajdelbergo. En la informkesta mapo dekstre tiuj du aŭtovojaj partoj estas same markitaj kiel la "normala" federacia vojo kaj ne aparte elstarigitaj, ĉar fakte la vojo seninterrompe plukondukiĝas orienten kaj oni ne sentas kvazaŭ oni ŝanĝus vojon.