Fanlo
Fanlo | |||
---|---|---|---|
municipality of Aragon (en) vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 22375 | ||
En TTT | Oficiala retejo [ ] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 113 (2023) [ ] | ||
Loĝdenso | 1 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 35′ N, 0° 1′ U (mapo)42.586944444444-0.021944444444443Koordinatoj: 42° 35′ N, 0° 1′ U (mapo) [ ] | ||
Alto | 1 320 m [ ] | ||
Areo | 187,104251 km² (1 871 0.4 251 ha) [ ] | ||
Horzono | UTC 01:00 [ ] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Fanlo [ ] | |||
Fanlo [FANlo] estas loĝloko kaj municipo de Hispanio, en la nordo de la komarko Sobrarbe (kies ĉefurboj estas Boltaña kaj Aínsa) apartenanta al la nordo de la Provinco Huesko (regiono Aragono). En la loĝloko, krom la hispanan, oni parolis variaĵon de la aragona lingvo uzitan en la Pireneoj. Ĝi estas unu el malplej loĝataj municipoj en la komarko. La loknomo Fanlo deriviĝas el latina FANUM "templo", kun diminutivo -ULUM, FANŬLUM, "templeto".[1]
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio estas en la nordo de la komarko Sobrarbe, lime norde kun Francio, oriente kun Bielsa kaj Puértolas, sude kun Boltaña, kaj okcidente kun Fiscal, Broto kaj Torla-Ordesa. Krom la loĝloko Fanlo, la municipo enhavas ankaŭ la loĝlokojn Buerba, Buisán, Ceresuela, Gallisué, Nerín, Sercué, Vio kaj Yeba. Ĝi estas ĉe la rivero Aso kiel ĉefurbo de la valo Vió. Parto de ĝia teritorio estas okupata de la Natura Monumento de la Pireneaj Glaĉeroj, de la Nacia Parko Ordesa y Monte Perdido kaj de la montopasejo Puerto de Otal - Cotefablo (Loko de Komunuma Gravo). En la teritorio estas Monto Perdido (la tri frataj montoj aperas en la municipa blazono). Elfluas ene de la teritorio la riveroj Arazas, Aso kaj Vellos, ĉiuj el ili alfluantoj de Cinca. Rimarkindas la spektaklo de la arbaro (speciale aŭtune), kun mikso de abioj, fagoj, aceroj, poploj, avelarboj, fraksenoj, ĉerizarboj, pinoj, betuloj, kverkoj ktp., kio havigas mirinde buntan koloraron.
La loĝloko Fanlo mem (1320 msm)[2] estas je 109 km nordoriente de Huesca, alirebla laŭ la ŝoseo HU-631 inter Broto okcidente kaj Puyarruego oriente. La loĝloko estas tipa domaro karaktera de montaro ĉe Pireneoj, kun tre deklivaj ardezaj tegmentoj kaj konustrunkaj kamenoj.
Historio
[redakti | redakti fonton]La loko apartenis al Beltrán de Anonés per donaco de Jakobo la 1-a de Aragono en 1250. Ĝia gravo per brutobredado dependis de la paŝtejoj de Góriz kaj Sierra Custodia. Dum la 17-a jarcento Fanlo floris, dum komerco kaj kontrabando riĉigis familiojn kiuj povis starigi multajn el la domegoj kiuj ankoraŭ konserviĝas, specife ĉe la turdomegoj oftaj en Norda Aragono: nome Casa del Señor de Fanlo kaj Casa Ruba, ambaŭ deklaritaj Havaĵo de Kultura Intereso.
Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Fanlo mem kie oni malaltiĝis ĝis 250 loĝantoj fine de la jarcento, sed poste oni rekuperiĝis ĝis nunaj 106 loĝantoj (2022).[3]
Aktualo
[redakti | redakti fonton]La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj montaraj agrikulturo kaj brutobredado (ŝafoj, kaj ĉefe bovoj) al forstado, natura, sporta, kultura kaj rura turismo. Ĉefaj vidindaĵoj estas la Ermitejo de San Úrbez elfosita el roko, mirindaj naturaj lokoj kaj aliaj vidindaĵoj.
Bildoj
[redakti | redakti fonton]-
Ermitejo de San Úrbez.
-
Ermitejo de San Úrbez.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ El estado lingüístico de la Península Ibérica hasta el siglo XI. Espasa-Calpe. 1890. p. 223.
- ↑ Gobierno de Aragón. «Zonas altimétricas por rangos en Aragón y España, y altitud de los municipios de Aragón.». Datos geográficos. Arkivita el originalo la 4an de decembro 2011. Konsultita la 15an de aŭgusto 2012.
- ↑ INE (eld.). «Nomenclátor: Población del Padrón Continuo por Unidad Poblacional».
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Briet, L. Bellezas del Alto Aragón. Huesca, Diputación, 1988, v. 2.
- Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
- Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
- Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
- CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Fanlo en la hispana Vikipedio.