„ ...Sed funda kono de ĉiuj oficialaj radikoj, kaj de ne malmultaj neofialaj - sed ĝenerale uzataj - estas la devo de konscia esperantisto...kaj tio signifas precipe, kaj minimume : koni la precizan, ekzaktan signifon aŭ nuancon de ĉiu radiko.
Tial ni nun volas helpi al tiuj, kiuj ne kuraĝas fronte ataki la Vortaron, por ke ili evitu la insidojn prezentatajn de tiuj radikoj, kiuj tro similas al francaj vortoj kaj tamen ne identas kun ili : la falsaj amikoj, ĉe kiuj ofte stumblas niaj francaj Esperantistoj - kaj ankaŭ de tiuj grupoj de radikoj, kiuj pli-malpli similas unu al la alia, sed kun sencoj aŭ nuancoj malsimilaj.
...Al tiu listo ni aldonos liston de verboj transitivaj/netransitivaj, kiuj ne paralelas en ambaŭ lingvoj, kaj de kelkaj, kies uzo povus ŝajni malfacila... ”
„ La principo de la plej granda internacieco enkondukis en Esperanton latindevenajn kaj francdevenajn elementojn, kiuj, ankaŭ por la klareco, ne konservis saman formon, nek ĉiam identan sencon, kiel en la originala lingvo. Rezultis, ke franclingvanoj, iel favorataj de la etimologio, estas ofte en embaraso pro la nefidinda aspekto de multaj radikoj. En tiu verketo, ankaŭ tipografie taŭga, 278 grupetoj de tiaj radikoj, similaj laŭ senco aŭ formo, ebligas racian kaj precizan lernadon de la vortaro. Krome estas aldonita valora listo de la plej utilaj transitivaj/netransitivaj verboj. Tiu libro estas aŭtentika amiko, por ĉiuj. ”