Saltu al enhavo

Falaropo

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Falaropoj)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Falaropo
Masklo
Masklo
Ino
Ino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: [[Skolopedoj]] Scolopacidae
Genro: [[Phalaropus]] ' Phalaropus '
Specio: Falaropo 'Phalaropus'
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La vorto Falaropo signifas tri vivantajn speciojn de fajnkolajn vadbirdoj de la genro Phalaropus kaj la familio de Skolopedoj, kvankam kelkaj fakuloj atribuas ilin apartan familion nome Falaropedoj. Estas konata ankaŭ fosilia specieo, Phalaropus elenorae, el meza Plioceno; eta ero el malfrua Oligoceno de proksime de Créchy, Francio, estis atribuata al iu prafalaropo (Hugueney et al., 2003); ĝi povus aparteni al frua specio de nuntempa genro sed pli probable alia genro entute.

Ili estas 15 ĝis 25 cm longaj kun retfingroj kaj rekta kaj fajna beko. Ili estas ĉefe grizaj kaj blankaj vintre, sed ilia plumaro iĝas markita de ruĝaj markoj somere. Ili estas rimarkindaj birdoj pro du ecoj: ilia nekutimaj -inter aliaj genroj- nestumaj kutimoj kaj ties unikega manĝada tekniko.

Falaropoj estas proksimaj parencoj de tringoj kaj ankaŭ de the ŝtonturnuloj kaj kalidroj (van Tuinen et al., 2004).

Ruĝa falaropoDikbeka falaropo, P. fulicaria
Ruĝkola falaropoMaldikbeka falaropo, P. lobatus
Vilsona falaropoTrikolora falaropo, P. tricolor

Reprodukta kutimaro

[redakti | redakti fonton]

La tipaj reproduktantaj seksaj roloj estas inversigitaj ĉe la tri falaropoj. Inoj estas pli grandaj kaj brilkoloraj ol maskloj. La inoj persekutas la masklojn, konkurencas pro nestaj teritorioj kaj defendos agreseme la nestojn kaj la elektitajn partnerojn. Kiam la ino demetis la ovojn, ŝi komencas sian sudenan migradon forlasinte la masklon kiu kovos kaj zorgos la idojn.

Manĝada tekniko

[redakti | redakti fonton]

Por manĝado la falaropoj kutimas naĝi laŭ eta rapida cirklo formante etan akvokirlon. Tiu kutimo, oni supozas, ke helpas manĝado pro supreigado de manĝeroj el funfo de neprofunda akvo. Tiele la birdo atingos la centron de la kirlo per sia beko plukante etajn insektojn aŭ krustulojn.

La Ruĝa falaropoDikbeka falaropo, P. fulicaria, kaj la Ruĝkola falaropoMaldikbeka falaropo, P. lobatus estas nekutimaj vadbirdoj pro tio, ke ili estas konsiderataj pelagikaj aŭ maraj, tio estas, ili pasas grandan parton de siaj vivoj -escepte reprodukta epoko- en maro.

Pro tio ili estas krome halofiloj, tio estas, salŝatantoj kaj manĝas laŭ grandaj aroj en salaj lagoj kiel Lago Mono en Kalifornio kaj la Granda Sala LagoGreat Salt Lake de Utaho.

Teritorio

[redakti | redakti fonton]

La Ruĝa falaropoDikbeka falaropo, P. fulicaria, kaj la Ruĝkola falaropoMaldikbeka falaropo, P. lobatus reproduktiĝas ĉirkaŭ la Arkta Cirklo kaj vintras ĉe tropikaj oceanoj.

Vilsona falaropo (P. tricolor) reproduktiĝas en okcidenta Norda Ameriko kaj migras al Suda Ameriko.

Referenco

[redakti | redakti fonton]
  • Hugueney, Marguerite; Berthet, Didier; Bodergat, Anne-Marie; Escuillié, François; Mourer-Chauviré, Cécile & Wattinne, Aurélia (2003): La limite Oligocène-Miocène en Limagne-changements fauniques chez les mammifères, oiseaux et ostracodes des différents niveaŭ de Billy-Créchy (Allier, France). Geobios 36: 719-731 [Artikolo en la franca kun angla resumo] COI:10.1016/j.geobios.2003.01.002 (HTML abstract)
  • van Tuinen, Marcel; Waterhouse, David & Dyke, Gareth J. (2004): Avian molecular systematics on the rebound: a fresh look at modern shorebird phylogenetic relationships. Journal of Avian Biology 35(3): 191-194. PDF plena teksto

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]