Eugène Le Roy
Eugène Le Roy | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Eugène Le Roy | ||
Naskiĝo | 29-an de novembro 1836 en Hautefort | |
Morto | 6-an de majo 1907 (70-jaraĝa) en Montignac-Lascaux | |
Tombo | cimetière de Montignac (fr) vd | |
Lingvoj | franca vd | |
Ŝtataneco | Francio vd | |
Subskribo | ||
Profesio | ||
Okupo | verkisto Category:Tax collectors (en) vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Eugène LE ROY (naskiĝis la 29-an de novembro 1836 en Kastelo de Hautefort, Hautefort (Dordogne), mortis la 6-an de majo 1907 en Montignac[1]) estas franca verkisto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Eugène Le Roy naskiĝis en Hautefort en Dordogne. Post supraĵaj studoj kaj staĝo en komerca firmao en Parizo, li militservis en la kampanjoj de Italio kaj Alĝerio. Reveninta al civila vivo, li eniris administracion de rektaj impostoj. Post kelkaj travivaĵoj li finis sian karieron kiel impostkolektisto en Montignac-sur-Vézère, kie li mortis.
Firma respublikano, Eugène Le Roy montriĝis tute same amanto de sia Perigorda provinco, kiun li klopodis celebri dum sia libertempo, jam kvardekjara. Du romanoj faris lian renomon: la unua, Le Moulin de Frau (1891), la dua Jacquou le Croquant, aperinta en 1901.
Eugène Le Roy estis iamaniere laŭdanto de kamparana romano: li estis konvinkita sur loka skalo havi resumon de socia historio de popolo plejparte kamparana.
La adapto de la romano Jacquou le Croquant fare de Stellio Lorenzi en 1969 en televido donis novan karieron al la verko kaj ebligis al Eugène Leroy eliris el duonombro kie li maljuste restis delonge.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Notice BNF Eugène Le Roy