Essai sur les mœurs et l'esprit des nations
Essai sur les mœurs et l’esprit des nations | |
---|---|
verko pri historio | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Voltaire |
Lingvoj | |
Lingvo | franca lingvo |
Eldonado | |
Eldondato | 1756 |
Ĝenro | eseo |
Essai sur les mœurs et l'esprit des nations[1] (Eseo pri moroj kaj spiritoj de la nacioj) estas verko de Voltaire, publikigita por la unua fojo kompleta en 1756.
Tiu monumenta verko, kiu enhavas 174 ĉapitrojn kaj plurajn volumojn de la Collection des œuvres complètes de M. de Voltaire publikigita en Ĝenevo de Cramer en 1756, estas la rezulto de dekkvin jaroj de esplorado fare de Voltaire en Cirey, en Bruselo, en Parizo, en Lunéville, en Prusio, en Elzaco kaj en Ĝenevo. En 1769, La Philosophie de l'histoire (1765) iĝis la «Discours préliminaire» (enkonduko) de la Essai (eseo). Voltaire revizios la tekston ĝis sia morto en 1778.
En tiu verko, Voltaire alfrontas la historion de Eŭropo antaŭ Karlomagno ĝis la komenco de la jarcento de Ludoviko la 14-a, alirante krome tiun de la kolonioj kaj de Oriento.
La Essai konstituas unu de la majstroverkoj de la filozofio de Lumoj[2].
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ La kompleta titolo estas: Essai sur les mœurs et l'esprit des nations et sur les principaux faits de l'histoire depuis Charlemagne jusqu'à Louis XIII (Eseo pri moroj kaj spiritoj de la nacioj kaj pri la ĉefaj faktoj de la historio ekde Karlomagno al Ludoviko la 13-a)
- ↑ Essai sur les mœurs de Raymond Trousson.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Pierre Milza, Voltaire, Perrin, 2008, pp. 516-518.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Enrete Essai sur les mœurs et l'esprit des nations (eldono de Kehl) ĉe la retejo Voltaire-intégral (page)
- Essai sur les mœurs kritika artikolo de Raymond Trousson ĉe la retejo de Mémo