Esperanto - Lingvo de la Natursciencoj kaj Tekniko 1887-1986
Aspekto
Esperanto : lingvo de la natursciencoj kaj tekniko 1887-1986 | ||
---|---|---|
Aŭtoro | diversaj | |
Eldonjaro | 1988 | |
Urbo | Roterdamo | |
Eldoninto | UEA | |
Paĝoj | 16 | |
Esperanto : lingvo de la natursciencoj kaj tekniko, 1887-1986 eldonita en 1988 en Roterdamo de la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo-Problemo (Universala Esperanto-Asocio), estas broŝuro verkita de diversaj aŭtoroj. Ĝi celas superrigardi la eventaron de la aplikado de Esperanto sur la terenoj de natursciencoj kaj tekniko dum la periodo 1887-1986. La studo estas kompilita de Ottó Haszpra, Géza Felsö kaj Detlev Blanke.