Erik Acharius
Erik Acharius (1757–1819) | |||||
---|---|---|---|---|---|
Lichenographiæ Suecicæ Prodromus, 1798
| |||||
Persona informo | |||||
Erik Acharius | |||||
Naskiĝo | 10-a de oktobro 1757 en Gävle, Svedio | ||||
Morto | 14-a de aŭgusto 1819 en Vadstena, Svedio | ||||
Lingvoj | latina vd | ||||
Ŝtataneco | Svedio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Upsalo | ||||
Familio | |||||
Gefratoj | Laurentius Acharius (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | botanikisto fungosciencisto likenologo kuracisto natursciencisto vd | ||||
Laborkampo | Plantoscienco vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Erik Acharius (1757–1819) (* Gävle, en la 10-a de oktobro 1757 - Vadstena, , en la 14-a de aŭgusto 1819)[1] estis sveda kuracisto kaj botanikisto, pioniris en la taksonomio de la likenoj kaj estas konsiderata la patro de la likenologio.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Acharius enmatrikuliĝis en la Universitato de Upsalo en 1773, kaj estis unu el la lernantoj de Lineo. Pli malfrue li laboris por la Reĝa Akademio de Sciencoj en Stokholmo kaj finis siajn kuracistajn studojn en la Universitato de Lund, en 1782. Li estis elektita kuracista oficisto de la urbo en Vadstena, en 1785, distrikta kuracista oficisto en la Graflando Östergötland en 1789, direktoro de la nova Hospitalo de Vadstena, de li komencita en 1795, kaj titola profesoro en 1803.
Acharius apartenis al la plej nova generacio de svedaj botanikistoj kiuj daŭrigis tion, kion Lineo lasis nefinita. Acharius komencis la taksonomian klasifikadon de la likenoj kaj publikigis plurajn verkojn pri ĉi-objekto: Lichenographiae Suecia prodromus (1798), Methodus lichenum (1803), Lichenographia universalis (1810), Synopsis methodica lichenum (1814) krom multaj aliaj dokumentoj en tiuepoka periodaĵaro.
Li estis membro de la "Reĝa Fiziografia Societo"[2] en Lund (1795), de la "Reĝa Akademio de Sciencoj"[3] (1796), de la Linea Societo en Londono (1801) kaj de la "Reĝa Societo de Sciencoj"[4] en Upsalo.
La genro "Acharia" apartenanta al diversaj plantoj, tiaj kiaj "Rosa acharii" kaj "Conferva acharii", krom unu insekto, "Tortrix achariana" estis alnomitaj omaĝe al Erik Acharius, kaj la medalo Acharius estas premiita por vivodaŭraj konkeroj en la kampo de la likenologio.
La kolektoj de Acharius distribuiĝas tra pluraj muzeoj en la tuta mondo: tiel kiel en la Finna Muzeo pri Natura Historio en Helsinko, en la Botanika Muzeo en Upsalo, en la Sveda Muzeo pri Natura Historio kaj en la Botanika Muzeo en Lund. Liaj dokumentos restas en la Biblioteko de la Universitato de Upsalo.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Lichenographiae Suecia prodromus - Europeana, (1798)
- Methodus qua omnes detectos lichenes secundum organa carpomorpha ad genera, species et varietates redigere atque observationibus illustrare tentavit Erik Acharius. ... Cum tabulis æneis icones novarum specierum et figuras charact. genericorum exhibentibus. Stockholmiæ, (1803)
- Lichenographia universalis (1810)
- Synopsis methodica lichenum (1814)
- Planta aphyteia, 1775
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Nordisk familjebok
- Bibliothèque National de France
- Virtual International Authority File
- Mushroom the journal
- JSTOR
- Encyclopaedia Britannica 1911
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Carl von Linné (1707-1778)
- Carl Peter Thunberg (1743-1828)[5]
- Universitato de Upsalo
- Universitato de Lund
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Personensuche
- ↑ La Reĝa Fiziografia Societo estas unu el la reĝaj akademioj en Svedio kaj ĝi estis fondita en Lund, en la 2-a de decembro 1772, ricevinte la Reĝan Ĉarton de Gustavo la 3-a en la 6-a de marto 1778.
- ↑ La Reĝa Akademio de Sciencoj estis fondita de Karolo Lineo kaj sep aliaj kunlaborantoj en la 2-a de junio 1739.
- ↑ La Reĝa Societo de Sciencoj en Upsalo estis fondita 1905, kaj inter ĝiaj membroj inkluzivas: Emanuel Swedenborg kaj Anders Celsius.
- ↑ Personensuche