Saltu al enhavo

Erhard Urban

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Erhard Urban
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1886 (1886-11-30)
Morto 24-an de junio 1969 (1969-06-24) (82-jaraĝa)
Lingvoj Esperantoĉeĥa
Okupo
Okupo esperantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Erhard URBAN (naskiĝis probable en 1887, mortis la 24-an de junio 1969 en Vlastějovice) estis ĉeĥa esperantisto, aŭtoro de Gastronomia terminaro esperanta-angla-franca-ĉeĥa (Jarlibro de UEA 1958).

Ellerninte la kelneran profesion en 1905 li kiel 18-jarulo vizitis siajn gepatrojn en Strmilov kaj tie li de s-ano Kupka eksciis pri ekzisto de Esperanto. Sed ne povante aĉeti en librovendejo lernolibron, li unue provis la francan, anglan kaj rusan, sed ĉiujn lernolibrojn li ĵetis en fajron, ĉar la lingvoj estis por li tro komplikaj. Poste li elpetis de s-ro Kupka adreson de Theodor Čejka, poŝtrevene li ricevis de li la sopiratan lernolibron kaj post 13 semajnoj li jam legis esperantlingvajn tekstojn.

Unue li kelneris en Luhačovice, sed poste en Parizo en Grand Hôtel du Globe, kies posedanto s-ro Leclerc kune kun sia edzino parolis Esperanton. Lia plua hotelo estis Koomans en Roterdamo, kies posedanto s-ro Allard estis esperantisto ankaŭ. Same en Londono en Strand Palace Hotelo li ricevis okupon dank‘ al sia scio de Esperanto. En sekvaj jaroj li vivis kaj kelneris en Italio, Hispanio, Francio, Belgio, Nederlando, Anglio, Germanio, Aŭstrio kaj Svislando, kie li persone konatiĝis kun Hector Hodler.

Kaj kiam okazis kongreso en Antverpeno (1911) li igis sin jungi kiel „ĉevalo“ en la kaleŝon de Zamenhof - li estis maldekstraflanke ĉe la pinto de la timono, dekstre iu angla esperantisto.

Li ĉiam klopodis esperantistigi siajn gastojn, kelkaj akceptis, kelkaj rikanis. Plej danĝere estis dum la milito, kiam li devis priservi gestapanoj, kiuj opiniis Esperanton „juda trompo“.

Post la milito li laboris kiel ĉefkelnero en Prago en hotelo Ruĝa Aglo.

Siajn travivaĵojn li rakontis en Heroldo de Esperanto, majo 1948.

Recenzoj pri Gastronomia Terminaro

[redakti | redakti fonton]
Citaĵo
 Apero de faka terminaro ĉiam estas rimarkinda kaj ŝatinda okazintaĵo, ĉar ĝi enhavas multenombrajn vortojn, ne entenataj , kompreneble, en la komunaj vortaroj, kiuj riĉigas la vorttrezorojn de la uzontoj. Pro tio, la ampleksa kompilo de nia ĉeĥa samideano estas ege laŭdinda. Ĝi do plenigas malplenon, konstatitan ĉiumomente de ĉiuj, kiuj traveturis Esperantujon; sekve, la kuraĝa aŭtoro meritas gratulojn de la tutmonta esperantistaro.

Tamen, mi opinias, ke la graveco kaj amplekso de la Terminaro neprigas detalan revizion, por probablaj korektoj, antaŭ ol lanĉi ĝin. Mi bedaŭras, ke la malvasta spaco, destinita por ĉi tiu recenzo, ne ebligas detalan kritikon. Tial, krom ĝenerala aprobo, mi volas nur atentigi pri la fakto, ke la aŭtoro kreis kaj enmetis terminojn sen la koncernaj klarigoj, tio certe okazigos konfuzojn. Cetere, li ne ĉiam pravas en kelkaj faritaj klarigoj. Malgraŭ, ke mi ne scipovas la francan lingvon kaj, sekve, mi devis uzi ĉiumomente la vortaron, por plenumi la taskon; ŝajne, la traduko de multaj terminoj, el franca vidpunkto, ne estas la plej trafa.

Resume: Jen impona verko, tro ampleksa, eĉ kun superflua balasto - respektoplene mi skribas ĉi tion!— pro manko de fajniga laboro de fakuloj. Sed, per tiu ĉenero pliriciĝos la jam longa ĉeno de fakaj terminaroj, kvankam ĝia enhavo estas ne tute konvinka por mi persone. 
— Ernesto Tudela. Boletín n120 (mar 1960)