Saltu al enhavo

Epistolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Epistolo al la Galatoj

Epistolo (greke ἡ ἐπιστολή hē epistolē, latine epistula, "letero") estas vorto pruntita el la latina por "letero", uzata por letertekstoj altrangaj, speciale por la apostololeteroj de la biblio, samkiel por liturgia mallongigo por konkretaj bibliaj tekstalineoj legendaj en la diservo.

La elekto de la alineoj por la legado je la unuopaj dimanĉoj kaj festotagoj sekvas en la evangeliaj eklezioj la "perikopan ordon", en katolikaj diservoj la "legordo".

Epistolo en la liturgio

[redakti | redakti fonton]

Kiel epistoloj en la liturgia senco oni nomas ekde la 12-a jarcento tiujn ĉi bibliajn tekstalineojn (perikopojn), kiujn oni elprenis je la dimanĉoj kaj festotagoj escepte de la pentekosta dimanĉo pokaze el la apostolaj leteroj de l‘ Nova Testamento, je la semajntagoj tamen ankaŭ el la skriboj de la Malnova Testamento escepte la psalmojn (komparu gradualo) kaj deklamis dum la diservo en la t.n. Unua Legado, dum kiam tekstoj el la Evangelio (evangeliaj perikopoj) estis rezervitaj por la Dua Legado.

Registroj de la epistoloj kaj evangeliaj perikopoj laŭ la ordono de la eklezia jaro komence estis aldonitaj la bibliajn plentekstoj kaj ekde la 6-a/7-a jarcento ellaboritaj kiel apartaj legaĵaroj kun prezentado de la legendaj alineoj. Tie la epistoloj estis enprenitaj en la epistolaro kaj la evangeliaj alineoj en la evangeliaro, kiuj ekzistis ankaŭ kiel apartaj libroj. Tiaj kompletaj aŭ partaj legaĵaroj pli kaj pli anstataŭis la bibliajn plentekstojn kiel propono por la diserva legado, tamen dum la paso de la malfrua mezepoko ili siaflanke pleje estis forpuŝitaj per la meslibro, en kiu la legaĵaro estis unuigita kun pluaj liturgiaj libroj kiel la sakramentaro kaj la gradualo vereint wurde.

La legado de la epistolo en la katolika mescelebrado havas ĝis nuntempe malpli altan rangon ol la evangelio, en kiu "la Sinjor‘ mem parolas". Tio ĉi estas rezervata al diakono, anstataŭe presbitero. Ĝi estas honorita per kandeloj kaj incenso kaj enkondukata aŭ finita per haleluja kiel saluto por Kristo, kies ĉeesto dum la evangelio oni kredas. Por la festaj kaj dimanĉaj evangelioj ofte ekzistas altvalora evangeliaro, ankaŭ la mezepokaj evangeliaroj ofte estis pli pompe ornamitaj kompare kun la epistolaroj. La epistolojn tamen kutime deklamis lektoroj el la ordinara legaĵaro aŭ meslibro, aparta epistolaro ne plu estas kutima.

Epistolo kiel poezia speco

[redakti | redakti fonton]

La versepistolo spertis ekde la antikvo diversajn formadojn kiel literatura speco de instruema, satira aŭ erotika enhavo kaj ŝatata formo de laŭokaza poetado. Al la verkoj de la sveda nacia literaturo apartenas la kantokolekto Fredmans epistlar („Epistoloj de Fredman“) de la sveda poeto kaj komponisto Carl Michael Bellman († 1795), kiu per ĉi tiu kolekto parodie ekligas al la epistoloj de la apostolo Paŭlo.

Epistolaj verkoj

[redakti | redakti fonton]