Enrico Berlinguer
Enrico Berlinguer ([Enriko Berlingŭer], Sassari, 25-a de majo 1922 – Padovo, 11-a de junio 1984) estis itala politikisto. Li estis elektita kiel ĝenerala sekretario de la Itala Komunista Partio ĝis 1984, kiam mortis.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Enrico naskiĝis en Sassari dum 1922 kaj liaj gepatroj estis Mario Berlinguer kaj Maria Loriga. La familio permesis lin kreskadi en kultura medio multe evoluinta (la avo, kiu havas la saman nomon, estis fondinto de ĵurnalo La Nuova Sardegna kaj estis amiko de Garibaldi kaj de Mazzini) kaj profiti de lia familiaj kaj politikaj rilatoj, kiu influis tre multe liajn ideologiojn kaj lian politikan karieron. Li estis kuzo de Francesco Cossiga, kiu estis prezidanto de Italio - kaj ambaŭ estis rilataj al Antonio Segni, ankaŭ li prezidanto.
Dum 1943 Berlinguer aliĝis al Itala Komunista Partio (PCI) kaj fondis la sekcio de Sassari, diskonigante ĝin tia intense, ke iĝis atentulo de kvestorecoj. Dum januaro de 1944 la malsato igis la popolon prirabi la bakejojn de la urbo kaj Berlinguer estis erare akuzita ke li estis instiganto. Berlinguer estis arestita kaj detenita en malliberejo je tri monatoj, do li estis absolvita el akuzo kaj liberigita.
Kanzonoj pri Enrico Berlinguer
[redakti | redakti fonton]- Modena City Ramblers, I Funerali Di Berlinguer
- Antonello Venditti, Dolce Enrico.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Enrico Berlinguer - memoro Arkivigite je 2009-06-17 per la retarkivo Wayback Machine