Elhejmiĝo
Aspekto
Elhejmiĝo | |
---|---|
Tradukoj de प्रव्रज्य (Pravrajya)[1] | |
Esperante | Elhejmiĝo |
Palie | Pabbajja[2] |
Sanskrite | प्रव्रज्य (Pravrajya)[1] |
Japane | 出家 (Shukke) |
Tibete | རབ་ཏུ་བྱུང་བ། (rab tu byung ba) |
Birme | ရှင်ပြု (Hrang pru [ʃɪ̀ɴbjṵ]) |
Terminaro de Budhismo | |
Elhejmiĝo estas budhisma rito per kiu domano forlasas sian hejmon por vivi kiel senhejma ŝramaneto ĉe samgo. Post provtempo aŭ post kiam la ŝramaneto fariĝas 20 jarojn aĝa, li povas bikŝuiĝi.
Teravado
[redakti | redakti fonton]En kelkaj tradicioj de Teravado, ekzemple, en Birmo, la rito estas observita de ĉiu viro dum adolesko.
Mahajano
[redakti | redakti fonton]En Mahajano, ekzemple, en Tibeto kaj Ĉinio, provtempo de studado estas bezonata antaŭ ol la kandidato povas elhejmiĝi. Dum tiu periodo lia kapo ne estas razita kaj li ne estas imuna kontraŭ milita servo.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Pravrajya ĉe "Sanskrit Dictionary".
- ↑ Encyclopædia Britannica (2007a). "Pabbajja." Retrieved 26 Sept 2007 from "Encyclopædia Britannica Online" at http://www.britannica.com/eb/article-9057892.