Elemér Baló
Elemér Baló | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Baló Elemér László Miklós |
Naskiĝo | la 5-an de decembro 1892 en Budapeŝto (Hungario) |
Morto | la 26-an de aprilo 1970 en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (–1916) |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Elemér Baló, laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Baló Elemér László Miklós estis hungara aktoro, deklamisto. Lia nobela antaŭnomo estis nagybaczoni.
Elemér Baló [1] naskiĝis la 5-an de decembro 1892 en Budapeŝto, li mortis la 26-an de aprilo 1970 (laŭ aliaj informoj la mortotago estas la 27-a) en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Elemér Baló ekde 1912 partoprenis en la laborista kultura movado. Post la abituriento li akiris diplomon en Reĝa Teatra Akademio en 1916, en la sekva jaro plian diplomon en la militakademio. Li batalis dum la 1-a mondmilito, poste li aliĝis al Nacia Teatro (Budapeŝto). Li apofis la Sovetrespublikon, tial post la falo li estis forigita el la teatro. Tamen li povis aktoradi plu en la Teatro Madách. Inter 1921 kaj 1924 li apartenis al Teatro Belvárosi, poste al aliaj ĉefurbaj teatroj. Inter 1926–1932 li vivis en Rumanio, hejmenveninta li partoprenis en la neleĝa komunista movado, tial li estis arestita. Li ofte faris deklamajn aranĝaĵojn kaj spektaklojn por laboristoj. Inter 1945 kaj 1961 li estis membro de Nacia Teatro, poste li pensiuliĝis. Li partoprenis ankaŭ en la sindikata movado, eĉ li estis prezidanto kelkajn jarojn.
Li ricevis premion en 1959. Li edziĝis dufoje.
Elektitaj teatraj roloj
[redakti | redakti fonton]- William Shakespeare:
- Somermeznokta sonĝo - Vackor
- Rikardo la 3-a - skribisto
- Imre Madách: La tragedio de l' homo - 4-a burĝo
- Henrik Ibsen: Kísértetek - Oswald
- Frigyes Karinthy: Holnap reggel - Olson Irjő
Elektitaj kinaj filmaj roloj
[redakti | redakti fonton]- Lyon Lea (1915)
- Egri csillagok (1923)
- Elnök kisasszony (1935)
- Machita (1943)
- Subplando da tero (1948)
- Tűzkeresztség (1952)
- Megöltek egy lányt (1961)
Elektitaj televiziaj filmaj roloj
[redakti | redakti fonton]- Az igazságtevő (1966)
- Jöjjön el a te országod (1970)
Aliaj laboroj
[redakti | redakti fonton]- en eksterlanda filmo hungara voĉo de Joseph Sweeney [2]
- Víziló az arénában - poemaro (sen eldonjaro)