Elektra kontrabaso
Aspekto
Elektra kontrabaso aŭ e-kontrabaso estas elektra basinstrumento kun mezuro (1/2, 3/4, 4/4) de kontrabaso. La konstrumaniero ebligas ludi kontrabason kun la kutima kordolongeco, sed sen ties volumena korpo, i.a. por eviti transporproblemojn. Ĉar elektra kontrabaso konsistas plejofte nur el plilongigita piedo kaj la kolo inkluzive la kordoj, ponto ktp., la sonprenado kaj transformado en elektraj signaloj okazas piezokeramike aŭ elektromagnete trans amplifilo kun laŭtparolilo.
Ekde la 1960-aj jaroj oni konstruis malsamajn elektrajn kontrabasojn kun malgrandaj sonkorpoj aŭ elektrogitarecajn elektrajn kontrabasojn.