Ekspedicio
Aspekto
Ekspedicio estas esplorvojaĝo. La ĉefa celo de ekspedicio estas havigi informojn pri ne aŭ malmulte konataj regionoj de la mondo. La preparo por ekspedicio ĝenerale ampleksas jenajn taskojn:
- kolekti la jamajn konojn
- lerni regionajn lingvojn ( aŭ /plus komunan lingvon se la ekspedicianoj estas diversetnaj)
- arigi kaj paki materialon kaj necesajn ilojn
- formi teamon de ekspedicianoj kapablaj laŭ karaktero, konoj, trejniteco ...
- plani la vojaĝtempon kaj -vojon