„ Jen du volumoj, kiuj, pli ol legolibroj por perfektiĝo, povas esti taksataj kiel vera, kompleta, trafe elektita kaj plej ĝisdatigita antologio de la Esperanta beletro. Mi diru plue : laŭ mia juĝo, tiu antologio regas venke la komparon kun la plej konataj kaj prestiĝaj verkoj tiaĝenraj. Sufiĉus diri, ke ĝi, en preskaŭ 300 paĝojn, kolektas verkojn de ĉirkaŭ naŭdeko da verkistoj : poetoj, rakontistoj, eseistoj, historiistoj, k.t.p.. Laŭ mi, finfine, apud la firmiĝintaj nomoj de niaj korifeo (Zamenhof, Grabowski, Privat k.t.p.) kaj tra la pilastroj de nia klasika literaturo (Kalocsay, Auld, Boulton, Ragnarsson, Nervi k.t.p.) la kolekto akceptas abundan materialon ankaŭ de valoraj sed malpli famaj literaturistoj (Chaves, Beaucaire, Glazunov, Rossi, Lister, Heide, Silfer, k.t.p.) ĝis niaj plej hodiaŭaj epigonoj kaj avangardistoj (Ŝtimec, Ertl, Moleon, Kamaĉo, Carr k.t.p.) La modesta tipografia aspekto, kelkaj eksterlasoj (Golden, Berveling, Ungar, ekzemple) kaj la nemultaj preseraroj nemulton deprenas de la funda valoro de la libro. ”