Ejaka lingvo
Ejaka lingvo | |
I.ya.q | |
lingvo • mortinta lingvo • formortinta lingvo | |
---|---|
Athabaskan-Eyak | |
Parolata en | Usono |
Regiono | Cordova, Alasko |
Parolantoj | 0 (ekde 2 008) |
Skribo | Latina |
Lingvistika klasifiko | |
Na-dené-a
| |
Lingva statuso | 6 formortinta |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-3 | eya |
Glottolog | eyak1241 |
Angla nomo | Eyak |
Franca nomo | eyak |
La Ejaka Lingvo estas nun mortinta Na-denéa lingvo, kiu estis historie parolata en sudcentra Alasko, proksima al la buŝo de la rivero Kupro. La 21-an de januaro 2008, la lasta denaska parolanto mortis, tribestro Marie Smith Jones.[1]
Marie Smith (1918-2008) de Cordova estis la lasta parolanto de la lingvo. Ŝi ankaŭ estis la lasta plen-sanga ejak(in)o. Pro la formortado de siaj aŭtoĥtonaj parolantoj, la ejaka iĝis afiŝ-infano por la batalo kontraŭ lingva estingiĝo.
Historio
[redakti | redakti fonton]Notendas, ke la disvastigo de la angla kaj subpremo de indiĝenaj lingvoj far usonaj aŭtoritatoj ne estis la sola kaŭzo de la malkresko de la ejaka lingvo. La alnorda migrado de la popolo Tlingit ĉirkaŭ Yakutat en antaŭkontaktaj tempoj kuraĝigis la uzon de la tlingita prefere al la ejaka laŭ multe el la Pacifika Bordo de Alasko. La ejaka estis ankaŭ sub premo de siaj najbaroj okcidentaj, la popolo Alutiiq de Princo William Sound, aldone al ioma premo de la popolo de la valo de la rivero Kupro. La ejaka kaj la tlingita kulturoj komencis kunfandi laŭ la Golfa Bordo, kaj nombro da ejake parolantaj grupoj iĝis absorbitaj de tlingitaj loĝantaroj de la Golfa Bordo. Ĉi tio rezultigis la anstataŭon de la ejaka per la tlingita inter la plejparto de la miksitaj grupoj post kelkaj generacioj, kiel raportita en tlingitaj buŝaj historioj de la areo. Ĉi tiu procezo estis tamen tute libervola, en akra kontrasto al la perfortaj klopodoj de la usona registaro dum la epoko teritoria.
Klasifiko kaj parencaj lingvoj
[redakti | redakti fonton]La plej proksimaj parencoj de la ejaka estas la Atabaska lingvaro. La ejak-atabaska aglomero, kune kun la tlingita, formas bazan dividon de la na-denéa lingva filumo.
Multaj tlingitaj lok-nomoj laŭ la Golfa Bordo estas derivitaj de nomoj en la ejaka; ili havas obskurajn aŭ eĉ sensencajn signifojn en la tlingita, sed buŝa tradicio konservas multajn ejakajn etimologiojn. La ekzisto de ejake-derivitaj tlingitaj nomoj laŭ la plejparto de la bordo al sudorienta Alasko estas forta indikaĵo, ke la antaŭhistoria areo de la ejaka estis iam treege pli granda ol ĝi estis je la tempo de eŭropa kontakto. Ĉi tio konfirmas kaj tlingitajn kaj ejakajn buŝajn historiojn de migrado ĉie en la regiono.
Konsonantoj
[redakti | redakti fonton]Bilabialo | Alveolaro | Postalveolaro | Palatalo | Velaro | Uvularo | Glotalo | ||||
centrala | laterala | simpla | labiala | |||||||
Plozivo | neaspiracia | d [t] | g [k] | gw [kʷ] | g̣ [q] | |||||
aspiracia | t [tʰ] | k [kʰ] | q [qʰ] | |||||||
ejektiva | t' [t’] | k' [k’] | q' [q’] | ' [ʔ] | ||||||
Afrikato | neaspiracia | dz [ts] | dl [tɬ] | j [tʃ] | ||||||
aspiracia | ts [tsʰ] | tl [tɬʰ] | ch [tʃʰ] | |||||||
ejektiva | ts' [ts’] | tl' [tɬ’] | ch' [tʃ’] | |||||||
Frikativa | s [s] | ł [ɬ] | sh [ʃ] | x [x] | xw [xʷ] | x̣ [χ] | h [h] | |||
Nazala | m [m] | n [n] | ||||||||
Alproksimanta | w [w] | l [l] | y [j] |
Vokaloj
[redakti | redakti fonton]Streĉa/Longa | Loza/Mallonga | |||||
antaŭa | centra | dorsa | antaŭa | centra | dorsa | |
ferma | i. [i:] | u. [u:] | i [ɪ] | u [ʊ] | ||
meza | e. [e:] | e [ɛ]/æ [ɛ] | a [ə] | |||
malferma | a. [a:] | a [a] |
- Vokaloj sekvitaj de "n" estas nazaligitaj.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Krauss, Michael E., ed. 1982. In Honor of Eyak: The Art of Anna Nelson Harry. Fairbanks: Alaska Native Language Center. ISBN 0-933769-03-2 (~Honore al Ejako: La Arto de Anna Nelson Harry)
- New Yorker, June 6, 2005: "Last Words, A Language Dies" by Elizabeth Kolbert ("Lastaj Vortoj, Lingvo Mortas" de Elizabeto Kolbert)
- ↑ http://www.npr.org/templates/story/story.php?storyId=18391658&sourceCode=RSS Last Fluent Speaker of Eyak Language Dies ("Last Flua Parolanto de la Ejaka Lingvo Mortis") (angla)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Aŭtoĥtona Vilaĝo de Eyak (oficiala hejmpaĝo de la Tribo)
- From Stewards to Shareholders: Eyaks Face Extinction (~De Stevardoj al Akciuloj: Ejakoj alfrontas estingiĝon) (intervjuo)
- Alaska Aŭtoĥtona Lingva Centro
- Eyak Konservada Koncilio Arkivigite je 2008-02-29 per la retarkivo Wayback Machine
- La Eyak Korporacio (ANSCA Korporacio)