Saltu al enhavo

Eaubonne

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eaubonne
Avenuo de Eŭropo
Avenuo de Eŭropo
Avenuo de Eŭropo
komunumo en Francio Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Francio
Regiono Francilio
Departemento Val-d'Oise
Arondismento Pontoise
Kantono Eaubonne (ĉefurbo)
INSEE kodo 95203 [ ]
Poŝtkodo 95600
Kodo laŭ INSEE 95203
Retpaĝaro http://www.eaubonne.fr/
Politiko
Urbestro S-ro François Balageas
2001-2008
Demografio
Loĝantaro 22 882  (1999)
Loĝdenso 5 174 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 49° 0′ N, 2° 17′ O (mapo)492.2833333333333Koordinatoj: 49° 0′ N, 2° 17′ O (mapo)
Alto De 41 al 83 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 4,42 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC 1 ( 2 somere)
Eaubonne (Val-d'Oise)
Eaubonne (Val-d'Oise)
DEC
Situo de Eaubonne

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Eaubonne [ ]
vdr

Eaubonne [obon] estas franca komunumo kaj pariza ĉirkaŭurbo, lokita en la departemento Val-d'Oise kaj en la regiono Francilio, apud Pontoise.

Ĝi havas proksimume 23 000 loĝantojn, kiujn oni kutime nomigas Eaubonnais [obone].

Geografio

[redakti | redakti fonton]

La komunumo situas kore de la valo de Montmorency, proksimume 15 kilometrojn nordokcidente de Parizo. Ĝi havas landlimojn kun la komunumoj Ermont, Saint-Prix, Montlignon, Margency, Andilly, Soisy-sous-Montmorency, Saint-Gratien kaj Sannois.

La urbo oficiale dividiĝas en kvin kvartalojn : Flammarion nordokcidente, Jean-Jacques Rousseau nordoriente, Mont-d'Eaubonne centre, Paul Bert sude kaj Cerisaie - Jean Macé okcidente.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

La preĝejo Sainte-Marie estas monumento, kiu datiĝas de la 12-a jarcento : ĝi inspiris interalie la pentriston Maurice Utrillo. La hotelo de Mézières estis starigita en 1762. Ĝi fariĝis la urbdomo de la vilaĝo en 1913, sekve komunuma biblioteko kaj finfine ekspoziciejo.

La kastelo La Chesnaie estas franca historia monumento, konstruita en 1766. Ĝi estas bela kastelo, kies stilo estas tipa de la reĝado de Ludoviko la 15-a. En la parko de la kastelo ekzistis domo, kie loĝis S-ino d'Houdetot, kaj kie ŝi kutime gastigis la verkiston Jean-Jacques Rousseau. La domo estis detruita dum la 19-a jarcento.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]