Saltu al enhavo

Plenuma agentejo por edukado kaj kulturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el EACEA)
Plenuma agentejo por edukado kaj kulturo
Education, Audiovisual and Culture Executive Agency
executive agency of the European Union (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 2006 vd
Geografia situo 50° 51′ 21″ N, 4° 25′ 6″ O (mapo)50.8558134.41821Koordinatoj: 50° 51′ 21″ N, 4° 25′ 6″ O (mapo)
Sidejo Brusela Ĉefurba Regiono
Adreso Rue Joseph II, 591000 Brussels
Plenuma agentejo por edukado kaj kulturo (Bruselo)
Plenuma agentejo por edukado kaj kulturo (Bruselo)
DEC
Lokigo de Bruselo en Belgio
Map
Plenuma agentejo por edukado kaj kulturo
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Plenuma Agentejo por Edukado kaj Kulturo (angle European Education and Culture Executive Agency[1], mallonge EACEA, antaŭ la 1-a de aprilo 2021 Education, Audiovisual and Culture Executive Agency) estas agentejo de la Eŭropa Unio establita la 1-an de januaro 2006[2] por administri financajn programojn de la Eŭropa Unio en la kampoj de edukado kaj kulturo. Ĝi rekte dependas de la Eŭropa Komisiono. La rolo atribuita al la Agentejo koncernas ĉiujn aspektojn ligitajn al la ĝusta administrado de la monrimedoj asignitaj al la diversaj programoj metitaj sub ĝian jurisdikcion.

Organiza strukturo

[redakti | redakti fonton]

EACEA daŭrigas administri la projektojn elektitajn dum la programperiodo 2014-2020 kaj tiuj de la programperiodo 2007-2013. Programperiodo ekde 2022 mencias tiujn ĉi programojn:

  • Erasmus , la eŭropa programo por edukado, trejnado, junularo kaj sporto, inkluzive de programaj aktivecoj kiuj ĝuas buĝetan aŭtonomion.
  • Creative Europe, celita al la disvolviĝo de la aŭdvida kulturo
  • ESC, Eŭropa Solidareca Korpuso
  • Citizens, Equality, Rights and Values

La agentejo ankaŭ administras:

  • Eurydice, la reto pri informado, studado kaj analizado de eduksistemoj kaj edukpolitikoj en Eŭropo[3].
  • Youth Wiki, la eŭropa reta enciklopedio de Naciaj Junularaj Politikoj en Eŭropo.

La direktoro estas Roberto Carlini (2022).

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eŭropa Unio

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]