Eŭrizonoida ralino
Eŭrizonoida ralino | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Eŭrizonoida ralino (Rallina eurizonoides)
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Eŭrizonoida ralino[1], Ardezkrura ralino aŭ Grizkrura ralino (Rallina eurizonoides) estas akvobirdo de la rala familio, Rallidae.
Distribuado kaj habitato
[redakti | redakti fonton]Ties reprodukta arealo estas marĉoj kaj similaj malsekaj areoj en arbaroj tra suda Azio oriente el Barato, Pakistano, kaj Srilanko ĝis Filipinoj kaj Indonezio. Tiuj raloj estas ĉefe permanentan loĝantoj tra sia tuta teritorio, sed kelkaj nordaj populacioj migras pli suden vintre.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]La Ardezkrura ralino longas ĉirkaŭ 25 cm. Ĝia korpo estas ebeneca flanke por permesi pli facilan trairadon tra la arbustara subkreskaĵaro. Ĝi havas longajn piedfingrojn kaj mallongan voston. Koloraro inkluzivas brunan dorson, kaŝtankolorajn kapon kaj bruston, kaj fortan nigrablankan striecon sur la flankoj, ventro kaj subvosto. La gorĝo estas blanka, la beko estas flavecverda malsupre kaj pli griza supre, kaj la kruroj estas ardezgrizaj. Ambaŭ seksoj estas similaj; junuloj estas malhelbrunaj supre kaj malsupre, kvankam ili havas ventran striecon kaj blankan gorĝon.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Finaĵo -ino ne estas seksa markilo, sed parto de la genronomo.
|