Eŭbiozo
Eŭbiozo | ||
---|---|---|
organizaĵo | ||
Lando(j) | Brazilo vd | |
La Brazila Societo de Eŭbiozo estas societo fondita de Henrique José de Souza (1883-1963), apogita de lia edzino Helena Jefferson de Souza (1906-2000), en São Lourenço, je la jaro 1921. Ĝia konado estas sintezo de Filozofio, Religio kaj Scienco.
Publike, Eŭbiozo estas konata kiel esotera societo, ĝiaj anoj estas konataj kiel eŭbiotoj.
Eŭbiozo
[redakti | redakti fonton]Eŭbiozo estas neologismo kreita kaj disvastigita de la Brazila Societo de Eŭbiozo, antaŭ konata kiel Teozofa Brazila Societo; ĝi signifas vivmanieron. Ĝi temas pri la kolektiva evoluado.
Sidejoj
[redakti | redakti fonton]Ekzistas temploj konstruitaj en tri brazilaj urboj nome São Lourenço, Itaparica kaj Nova Xavantina; SBE Brazila Societo de Eŭbiozo ankaŭ estas reprezentita pere de siaj departementoj en diversaj urboj de Brazilo kaj eksterlande.