Duonsurda : duakta komedio estas duakta komedio, originale esperantlingve verkita de Jeanne Flourens (Roksano). Ĝi aperis 16-paĝe en la eldonejo "Tra la Mondo" de Meudon, kaj en dua eldono en 1922 fare de "Villa Roksano", eldonejo de la verkistino.
„ Lertaj aktoroj nepre bone amuzos per ĉi tiu komedieto, kaj knabinkoroj, kiuj premiĝas dum la konfliktoj, kontente ĝuos la feliĉan finevoluon antaŭ la falo de l' kurteno. — La stilo estas ĝenerale korekta kaj flua. La interparoloj estas viglaj, interesaj. Nenia enuo, la komedio marŝas vigle ĝis la fino. ”