Dragoljub Vukotić
Dragoljub Vukotić | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de julio 1924 en Arilje |
Morto | 21-an de junio 1997 (72-jaraĝa) en Triesto |
Lingvoj | serba |
Ŝtataneco | Serbio |
Okupo | |
Okupo | politikisto |
Dragoljub Vukotić - en cirila alfabeto Драгољуб Вукотић, naskiĝis la 18-an de julio 1924 en Arilje (Ариље), centra Serbio, mortis en junio 1997 en Beogrado - estis serba fakulo pri socia laboro, kiu surdiĝis en aĝo de 11 jaroj.[1] Inter la jaroj 1955 kaj 1983 - tiam civitano de la ŝtato Jugoslavio - li estis la prezidanto de la Mondfederacio de Surduloj.[2] En 1956 li en la barata ĉefurbo Nov-Delhio partoprenis konferencon kun barataj kaj ĉinaj reprezentantoj por starigi azian oficejon de la federacio, kaj en la jugoslava ambasadejo de la urbo renkontiĝis kun la esperantista mondvojaĝanto Tibor Sekelj. Sekelj helpis al Vukotić kiel interpretisto en tiu malfacila komunika situacio de malsamlingvanoj sen aŭdkapablo. Dum januaro 1957 li sekve akompanis Vukotić al Ĉinio, al kiu tiam ne alvojaĝis turistoj.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Cesare Magorotto: nekrologo "memore al Dragoljub Vukotić" Arkivigite je 2014-09-14 per la retarkivo Wayback Machine itale
- artikolo de 2008 el la retejo de la Mondfederacio de Surduloj pri la engaĝiĝo de li pri retaj televidaj servoj por surduloj Arkivigite je 2014-09-14 per la retarkivo Wayback Machine angle
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ biografio itallingva pri li fare de Franco Zatini en la retejo storiadeisordi.it (historio de la surduloj). Arkivita el la originalo je 2015-09-24. Alirita 2013-07-08 .
- ↑ kronologio de eventoj rilate al la Mondfederacio de Surduloj, en la federacia retejo (angle). Arkivita el la originalo je 2012-08-12. Alirita 2013-07-08 .