Dovĵansk
Dovĵansk (Довжанськ) | |||
---|---|---|---|
urbo | |||
urbo en Ukrainio (2020–) urbo de provinca signifo (–2020) vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Ŝtato | Ukrainio | ||
Provinco | Luganska provinco (oblasto) | ||
Poŝtkodo | 94800–94819 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 95 153 (2017) [ ] | ||
Loĝdenso | 1 135 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 5′ N, 39° 39′ O (mapo)48.0845539.651630555556Koordinatoj: 48° 5′ N, 39° 39′ O (mapo) [ ] | ||
Alto | 268 m [ ] | ||
Areo | 83,84 km² (8 384 ha) [ ] | ||
Horzono | UTC 02:00 [ ] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Sverdlovsk, Luhansk Oblast [ ] | |||
Dovĵansk (ukraine Довжанськ) ekde majo 2016, reale ankoraŭ nomata Sverdlovsk (ukraine Свердловськ, vidu sube), estas urbo de Ukrainio. Ĝi situas en la Luganska provinco, la plej orienta parto de la ŝtato, kaj ekde 2014 troviĝas en la internacie neagnoskata separatisma teritorio memnomata Luganska Popola Respubliko. Fine de 2017 en la urba komunumo vivis 95 153 loĝantoj sur areo de 83,84 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 135 loĝantoj/km².
La 28-an de majo 2009, en la nacia parlamento Verĥovna Rada de Ukrainio estis prezentita leĝprojekto, en kiu estis planite renomi la grandurbon de Sverdlovsk al Dolĵansk (Должанск). La 12-an de majo 2016 okazis la oficiala renomado al Dovĵansk (Довжанськ), sed ĉar la loko nuntempe ne estas sub la regado de la ukraina registaro, la renomado ne povus esti farita reale.