Douglas C-54 Skymaster
C-54 Skymaster | ||
---|---|---|
Tipo: | Transportaviadilo | |
Fabrikanto: | Douglas | |
Unua flugo: | 14-an de februaro 1942 | |
Enkonduko: | 15-an de majo 1942 en Usona Armea Aerforto (USAAF) | |
Uzanto: | Usona Armea Aerforto Usona Aerarmeo Usona Mararmeo | |
Produktperiodo: | 1942-1947 | |
Produktkvanto: | 1,170 | |
La Douglas C-54 Skymaster estas transportaviadilo de Douglas. La C-54 estas milita versio de pasaĝeraviadilo Douglas DC-4.
Historio
[redakti | redakti fonton]En 1941, Departmento de Milito prenis mendojn de DC-4 por civilaj aerlinioj kaj asignis al Usona Armea Aerforto. La Departmento nomigis DC-4 kiel C-54 Skymaster, kaj testis en armea aerbazo Clover field (Nuna Flughaveno Santa Monica), Santa Monica, Kalifornio.
La C-54 komencis servon en 1942 en Usona Armea Aerforto (USAAF). Dum la Dua mondmilito, C-54 estis operaciita por transporto inter longdistancan flugon de altrangaj politikistoj kiel Franklin D. Roosevelt kaj Winston Churchill. La C-54 estis uzita por transporti VIP-ojn en la Kasablanka konferenco. C-54 ankaŭ partoprenis en Blokado de Berlino, ricevis karesnomon "Sekvinbera bombaviadilo" (germane Rosinenbomber).
Post la milito, Plimulto de aviadiloj estis konvertitaj kiel civilaviadilo kaj venditaj al aerlinioj. La venditaj aviadiloj daŭrigis servon kiel pasaĝeraviadilo aŭ transportaviadilo kaj servie en aerlinioj kiel Pan Am kaj KLM. La vivintaj aviadiloj daŭrigis servon ĝis la fino de 1990-aj jaroj.
Specifaĵoj
[redakti | redakti fonton]Diametroj | |
---|---|
C-54 Skymaster | |
Longo | 28.6m (93ft 10in) |
Alto | 8.38m (27ft 6in) |
Enverguro | 35.8m (117ft 6in) |
Maso | |
Maksimuma Ekfluga Maso (MTOW) |
33,000kg (73,000lb) |
Povumo | |
Transporta kapableco | 50 |
Povejo | Kvar Pratt & Whitney R-2000-9 radiamotoro |
Kroza rapido | 310km/h (190mph, 165kn) |
Flugdistanco | 6,400km (4,000mi) |